Bobby Henderson

usona fizikisto kaj verkisto

Bobby HENDERSON (naskiĝis la 18-an de julio 1980 en Roseburg, Oregono, Usono) estas usona fizikisto kaj verkisto. Per sia en 2006 publikigita libro The Gospel of the Flying Spaghetti Monster ("La Evangelio de la Fluganta Spagetmonstro") li kreis parodion de pseŭdoreligio, kies konceptoj per la centra motivo de Fluganta Spagetmonstro estas daŭrigata per multaj subtenantoj aŭ "adeptoj". La parodio celas montri la laŭ lia juĝo absurdecon de la religieca koncepto de “inteligenta dezajno”, kiu provas klarigi biologion sen la teorio de evoluado kiun publikigis Charles Darwin. En la publika diskuto en Usono pri postuloj, instrui tiun pseŭdokristanan "koncepton de biologio" paralele al la terorio de evoluado en lernejaj lecionoj de biologio, Bobby Henderson havas klare natursciencan pozicion.

Bobby Henderson
Persona informo
Naskiĝo18-an de julio 1980 (1980-07-18) (43-jaraĝa)
en Roseburg
ReligioPastafarismo vd
ŜtatanecoUsono vd
Alma materRoseburg High School • Oregona Ŝtata Universitato vd
Profesio
Okupoakademiulo • verkistofizikisto vd
Verkado
VerkojFluganta Spagetmonstro ❦
La Evangelio de la Fluganta Spagetmonstro ❦
Pastafarismo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Li studis fizikon en la Ŝtata Universitato de Oregono kaj finis la studon en 2003 per bakalaŭra grado.

Verkaĵoj

  • Gospel of the Flying Spaghetti Monster, eldonejo Harper Collins Publishers (la 7-an de aŭgusto 2006), ISBN 978-0007231607[1]

tradukoj al pluraj lingvoj, inter alie

Notoj

Eksteraj ligiloj