Bogatynia

urbo en nuntempa Pollando

Bogatynia (germane: Reichenau, formale ĝis 1945 Reichenau in Sachsen, do Reichenau en Saksio) estas urbo en la provinco Malsupra Silezio de Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo Bogatynia en distrikto Zgorzelec.

Bogatynia
germane: Reichenau

Blazono

Blazono
urbo
Bogatynia (Pollando)
Bogatynia (Pollando)
DMS

Map

Genitivo de la nomoBogatyni
ProvincoMalsupra Silezio
DistriktoDistrikto Zgorzelec
KomunumoKomunumo Bogatynia
Speco de komunumoUrbo-kampa
Fondita en13-a jarcento
Urborajtoj1945
Koordinatoj, 14° 57′ O (mapo)50.914.9550° 54′ N, 14° 57′ O (mapo)
Areo60,3 km²
Loĝantaro16647 (en 2021)
Loĝdenso278 loĝ./km²
Poŝtkodo59-920 kaj 59-916 (partoj: Turoszów, Zatonie Kolonia, Trzciniec Górny i Dolny, Stare Zatonie)
Telefona antaŭkodo0-75
AŭtokodoDZG
TERYT5020125034
EstroAndrzej Grzmielewicz
Titolo de estroUrbestro
Adreso de estraroul. Daszyńskiego 1
Poŝtkodo de estraro59-920
Telefono de estraro75 773-01-22
Fakso de estraro75 773-10-52
Komunuma retejohttp://www.bogatynia.pl
Domajno.pl
vdr

Historio ĝis 1945

En la jaro 1262a la urbeto menciiĝis unuafoje sub la nomo "RICHINOWE" en iu dokumento de la monaĥinejo (ordeno de cistercianinoj) St. Marienthal ĉe Niso, hodiaŭ komunumo Ostritz (Germanio).

En 1635 la loko, kiel la tuta Supra Luzacio, ekregiĝis de la saksaj princoj-elektistoj. Lokaj regpunktoj tiam estis la menciita klostro kaj la urbo Zittau.

De la meza 19-a jarcento ĝis la fino de la dua mondmilito la urbeto apartenis al la saksa distrikto de Zittau. Bogatynia/Reichenau funkciis kiel administra centro al la komunumoj ĉirkaŭe, iĝis industria akso kaj kerno de la supraluzacia brunkarbmin-ekspluatado. Tamen ĝia statuso neniam estis superanta la statuson de malgranda urbeto grava nur por negociado...

Dum la jaro 1856 ekstariĝis reĝa saksa juĝejo kun juĝantaro. En 1884 oni inaŭguris la etŝpuran fervojon de Zittau ĝis Markersdorf/Markocice, plilongotan en 1900 ĝis Hermsdorf/Heřmanice kaj Frýdlant en Bohemio. Tial, garantita estis la konekto al la vagonaroj de la fervojo al Friedland/Frýdlant v Čechach. Ĉesiĝis la fervojtrafiko finfine post la jaro 1945a.

En 1904 la ĝis tiam sendependaj komunumoj Reichenau-Klösterlicher Anteil kaj Reichenau-Zittauer Anteil unuiĝis al Reichenau.

Post la Dua Mondmilito

La lastajn militajn tagojn sovetaj batalaviadiloj atakis la urbeton, kies viktimaro taksiĝis je pluraj centoj da mortintoj kaj vunditoj. Samtempe detruiĝis la stacidomo kaj la fervojreloj. Post la novaj landlimordonoj ĉe la Luzacia Niso Reichenau/Bogatynia iĝis pola. La forpelita germana loĝantaro anstataŭiĝis per poloj ĉefe elmigrintaj el sovete okupitaj zonoj en Galicio. Al la vilaĝo - intertempe ĝi estis nomita Rychwald - oni regalis fine la urbajn privilegiojn. Ekde 1947 la urbnomo iele artifike reŝanĝita estis en Bogatynia (pole: bogaty = riĉa = reich).

La dumtaga karbekspluatadejo "Herkules" ĉe Turoszów/Türchau, origine farita por provizi la elektran centralon de Hirschfelde, pligrandiĝis konsiderinde. Ne longe de Zatonie/Seitendorf oni ekstarigis la centralon de Turów. Intertempe atinginte la Nison, ĉi tiu ekspluatado estis nuliginta ĉiujn lokojn en la ĉirkaŭurbajn direktojn nordokcidentan, okcidentan kaj sudokcidentan. La restantaj lokoj senhezite enkorpiĝis en la urban teritorion.

Notinda fakto: La urbo kaj siaj ĉirkaŭaĵoj ampleksas la ununuran teritorion oriente de la linio Odro-Niso, kiu antaŭe estis ne prusa (kiel Silezio, Pomerio, Orienta Brandenburgio, Orienta Prusio), sed saksa.

Superakvego

En aŭgusto de la jaro 2010-a la urbo tragike estis afliktata kaj frapata per inunda katastrofo de la rivero Niso[1].

Partneraj urboj

Eksteraj ligiloj

Subnotoj