Brazila Kongreso de Esperanto

La Brazila Kongreso de Esperanto (BKE) estas nacia kunveno de membroj de Brazila Esperanto-Ligo kaj brazilaj esperantistoj ĝenerale, kiu okazas ekde 1907. Depost 1984, tiu serio de kongresoj fariĝis ĉiujara.

Partoprenantoj de 4-a Brazila Kongreso de Esperanto dum pikniko en la parko Weiss, en la urbo Juiz de Fora, Minas-Ĝerajso, 1911.

Ekzempla enhavo de la 53-a BKE

Dum la du ĉefaj tagoj estos Libroservo kaj Gufujo tuttage.

Dum unu el tiuj tagoj oni donos intensivan kurson de Esperanto, dum la alia tago okazos kurso pri tridimensia fotografio, kunsido pri Spiritismo, prezento de poezia libro fare de la aŭtorino, artaj prezentoj kaj portugallingva prelego pri Esperanto.

Kaj dum tiuj du tagoj okazos samtempe en tri ĉambroj entute tridek prelegoj aŭ kunsidoj. Vidu kelkajn titolojn: “ILEI: brazila sekcio”. “Kunsido por sciencamikoj kaj sciencemuloj”, “La studo pri Esperanto kiel scienca temo el la lingvistika vidpunkto”, “Facilaĵoj kaj malfacilaĵoj de Esperanto”, “Poeziumado: vojo al plej alta lingvonivelo”, “Astrologio: ĉu scienco aŭ arto?”, “Mitologio de la Oriŝaoj”, “Feminismo, nigra kaj GLAT-a movadoj”.

Ankaŭ estas planitaj meso, kurado en parko kaj – kiel en ĉiuj kongresoj – artaj vesperoj.

Listo de Brazilaj Kongresoj

JaroBKEUrboPeriodoAliĝintojNotoj
19071-aRio de Janeiro-RJ13-21/jul.
19092-aSão Paulo-SP16-19/Jan.programita por 1908, sed efektive okazis en jan. 1909
19103-aPetrópolis-RJ13-15/maj.50
19114-aJuiz de Fora-MG20-23/apr.oficiala oratoro estis Silvio Romero
19135-aRio de Janeiro-RJ11-15/dec.
19216-aRio de Janeiro-RJ20-24/apr.
19237-aRio de Janeiro-RJ19-24/apr.
19268-aVitória-ES21-24/nov.
19369-aRio de Janeiro-RJ12-17/nov.
194510-aRio de Janeiro-RJ14-22/apr.
194711-aSão Paulo-SP13-21/sep.
194912-aBelo Horizonte-MG21-28/sep.
195213-aRecife-PE08-17/feb.
195414-aCuritiba-PR07-14/jan.
195715-aNiterói-RJ14-21/jul.50-jariĝo de Brazila Esperanto-Ligo
195916-aSalvador-BA18-25/okt.
196117-aPorto Alegre-RS07-14/okt.396
196418-aFortaleza-CE12-19/jan.
196519-aRio de Janeiro-RJ17-23/okt.

(paŭzo en la serio ĝis 1983; tiam okazis la ĉiujaraj Brazilaj Seminarioj de KKE)

198420-aCampinas-SP12-15/jul.
198521-aBelo Horizonte-MG17-21/jul.
198622-aCuritiba-PR16-20/jul.
198723-aRio de Janeiro-RJ13-19/jul.
198824-aMaceió-AL11-15/jul.
198925-aCampo Grande-MS10-14/jul.
199026-aSalvador-BA06-10/jul.
199127-aVitória-ES14-19/jul.
199228-aAnápolis-GO12-17/jul.
199329-aSão Paulo-SP12-17/jul.
199430-aNatal-RN10-15/jul.
199531-aJuiz de Fora-MG9-14/jul.
199632-aRibeirão Preto-SP05-10/jul.
199733-aCuritiba-PR12-17/jul.400
199834-aSalvador-BA19-24/jul.
199935-aCampo Grande-MS12-16/jul.
200036-aPetrópolis-RJ12-16/jul.430
200137-aBrasília-DF15-20/jul.
2002

paŭzo en la serio, pro okazigo de la 87-a UK en Fortaleza-CE

200338-aBelo Horizonte-MG20-24/jul.
200439-aMaceió-AL18-22/jul.
200540-aPorto Alegre-RS19-23/jul.
200641-aCampinas-SP12-17/jul.420Festado de la 100 jaroj de la unua E-klubo en la lando
200742-aRio de Janeiro-RJ08-13/jul.553
200843-aFortalezo-CE12-16/jul.320
200944-aJuiz de Fora-MG12-17/jul.400
201045-aCampo Grande-MS13-16/jul.230
201146-aSão Paulo-SP09-14/jul.450

(kune kun la 8-a Tutamerika Kongreso de Esperanto)

201247-aTaguatinga-DF15-19/jan.250la kongresoj estis ŝovitaj de julio al januaro
201348-aBarra do Garças-MT18-22/jan.
201449-aFlorianópolis-SC24-28/jan.280
201550-aRio de Janeiro-RJ23-27/jan.252
201651-aManaŭo-AM22-26/jan.150
201752-aSorriso-MT15-18/jun.115la kongresoj estis ŝovitaj de januaro al la Kristokorpaj Festotagoj, do iam inter la 21-a/majo kaj la 24-a/junio
201853-aKuritibo-PR31/maj.-03/jun.240[1]
201954-aGoiânia-GO20-23/jun.164
202256-aRibeirão Preto-SP12-15/nov.planita por 11-14/jun 2020 kiel la 55-a Kongreso, kiu , ne okazis pro la monda KOVIM-Pandemio
202357-aFortalezo-CE2-5/nov.kune kun la 10-a Tutamerika Kongreso de Esperanto, la 41-a BEJK (junulara kongreso de BEJO) kaj la 8-a Cearaa Kongreso de Esperanto

Referencoj

Eksteraj ligiloj