Brzeg

urbo en nuntempa Pollando

Brzeg (jen pole, germane Brieg) estas urbo en la administra provinco Opolio de Pollando. Ĝi estas la administra centro de samnoma distrikto Brzeg. En 2021 en la urbo vivis 34 492 loĝantoj, kio egalas al loĝdenso de 2156 homoj/km². Ĝi situas proksimume 50 kilometrojn sudoriente de Vroclavo (Wrocław, kiu ĝis 1945 nomiĝis Breslau kaj esperante Breslaŭo), borde de la rivero Odro.

Brzeg
germane: Brieg

Flago

Blazono

FlagoBlazono
urba municipo de Pollando
Brzeg (Pollando)
Brzeg (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomoBrzegu
ProvincoOpolio
DistriktoDistrikto Brzeg
Speco de komunumoUrba
Urba komunumoJes
Urborajtoj1248
Koordinatoj, 17° 29′ O (mapo)50.86666666666717.48333333333350° 52′ N, 17° 29′ O (mapo)
Areo14,7 km²
Loĝantaro34492 (en 2021)
Loĝdenso2 156 loĝ./km²
Poŝtkodo49-300
Telefona antaŭkodo(+48) 77
AŭtokodoOB
EstroWojciech Huczyński
Titolo de estroUrbestro
Adreso de estraroul. Robotnicza 12
Retpoŝto de estraroum@brzeg.pl
Poŝtkodo de estraro49-300
Telefono de estraro416 99 70
Fakso de estraro416 99 50
Poŝto de estraroum@brzeg.pl
Komunuma retejohttp://www.brzeg.pl
vdr

Historio

La urbo historie apartenis al Malsupra Silezio, kiun en la 4-a jarcento antaŭ Kristo setligis keltoj, kaj en la 4-a jarcento post Kristo invadis slavoj. Privilegion de la urbo akiris en 1248 de la vroclava princo Henryk III Biały, el la piasta dinastio. En la 12-a kaj 13-a jarcentoj la urbo estis setligita de koloniistoj, grandparte de germanlingvaj loĝantoj el Saksio kaj Turingio.

La Brega princlando (Knížectví Břeh, Księstwo Brzeskie, Herzogtum Brieg; rezidejo Brzeg), unu el la multaj Sileziaj princlandoj, ekestis en 1311 per apartigo disde la Vroclava princlando, ekde 1329 feŭdo de la Krono de Bohemio. Ĝis 1675 regata de la Sileziaj Piastoj, post ties formorto rekte sub la Krono de Bohemio. Kiel preskaŭ tuta Silezio, ĝi fariĝis en 1742 parto de Prusio kaj en 1945 de Pollando.

En la unua duono de la 17-a jarcento la pola-germana lingvolimo trapasis apud la urbo — Brzeg tiam apartenis al la teritorio, kie dominis la pola lingvo. Ekde la jaro 1675 la urbo apartenis al la Krono de Bohemio, ekde 1742 al Prusio kaj ekde 1871 ĝis la jaro 1945 estis parto de Germana Regno. Dum tiuj lastaj 300 jaroj la urbo denove havis plejparte germanlingvan loĝantaron kaj nomiĝis Brieg.

La 25-an de aŭgusto 2022 estis malmuntita monumento al soldatoj de Ruĝa Armeo.

Vidindaĵoj

Famuloj ligitaj kun la urbo

Partneraj urboj

Esperantistoj


Eksteraj ligiloj