Bunny Wailer

jamajka muzikisto

Neville O'Riley Livingston (10a de Aprilo 1947 – 2a de Marto 2021), konata profesie kiel Bunny WAILER, estis jamajka kantisto-kantoverkisto kaj perkutisto. Li estis origina membro de la grupo de regeo nome The Wailers kun Bob Marley kaj Peter Tosh. Li ricevis trifoje premiojn Grammy, kaj estis konsiderata unu el la plej longdaŭra mejloŝtono de regeo. Li estis konata ankaŭ kiel Jah B,[1] Bunny O'Riley,[2] kaj Bunny Livingston.[3]

Bunny Wailer
Persona informo
NaskonomoNeville O'Riley Livingston
Aliaj nomojBunny Wailer
Naskiĝo10-an de aprilo 1947 (1947-04-10)
en Kingstono
Morto2-an de marto 2021 (2021-03-02) (73-jaraĝa)
en Kingstono
Lingvojangla
ŜtatanecoJamajko
Okupo
Okuporeggae singer • percussionist • kantaŭtoro • diskografa artisto • kantistokomponisto
vdr
Bunny Wailer en Smile Jamaica, 2008.

En 1963, li formis "The Wailing Wailers" kun Marley kaj amiko Peter Tosh, kaj pormallongaj membroj Junior Braithwaite kaj Beverley Kelso. Wailer tendencis kanti ĉefajn voĉojn malpli ofte ol Marley kaj Tosh en la komencaj jaroj, sed kiam Marley lasis Jamajkon en 1966 por Delavaro en Usono, kaj estis por mallonge anstataŭita de Constantine "Vision" Walker, Wailer ekregistris kaj kantis ĉefajn voĉojn en kelkaj el siaj propraj komponaĵoj, kiel "Who Feels It Knows It", "I Stand Predominant", kaj "Sunday Morning".[4]

Soloaj albumoj

  • Blackheart Man (1976) Island/Tuff Gong
  • Protest (1977) Solomonic
  • Struggle (1978) Solomonic
  • In I Father's House (1979) Solomonic
  • Bunny Wailer Sings the Wailers (1980) Solomonic
  • Dubd'sco vol.2 (1981) Solomonic
  • Rock 'n' Groove (1981) Solomonic
  • Tribute (1981) Solomonic
  • Hook Line & Sinker (1982) Solomonic
  • Roots Radics Rockers Reggae (1983) Shanachie
  • Live! (1983) Solomonic
  • Marketplace (1985) Solomonic
  • Rootsman Skanking (1987)
  • Rule Dance Hall (1987) Shanachie
  • Liberation (1989) Shanachie
  • Time Will Tell: A Tribute to Bob Marley (1990) Shanachie
  • Gumption (1990) Shanachie
  • The Never Ending Wailers (1991) RAS
  • Dance Massive (1992) Solomonic
  • Just Be Nice (1993) RAS
  • Hall of Fame: A Tribute to Bob Marley's 50th Anniversary (1996) RAS
  • Communication (2000) Solomonic
  • World Peace (2003) Solomonic
  • Bunny Wailer's Sound Clash (2006) Charly Records
  • Rub A Dub (2007) Solomonic
  • Cross Culture (2009) Solomonic
  • Reincarnated Souls (2013), VP – 3CD + 2DVD set Solomonic
  • Dub Fi Dub (2018) R.O.K./The Original Genesis

Notoj