CVS Health

CVS Health Corporation estas usona farmacia kompanio, kiu laŭ enspezo estas konsiderata la plej granda en sia industrio de la lando. Ili disponigas reton en kiu pli ol 68,000 apotekoj estas konektitaj, inkluzive de la 9,900 apotekoj kiujn ili mem funkciigas en 49 usonaj ŝtatoj, la Distrikto de Kolumbio kaj Porto-Riko. CVS havas ĉirkaŭ 4.5 milionojn da klientoj ĉiutage [1].

CVS Health
negoco • entrepreno • publika kompanio vd
Dum1963 - nekonata/nuntempe
Jura formoakcia kompanio
SidejoWoonsocket
LandoUsono
Estr(ar)oLarry Merlo
Dungitoj300 000 (stato: 2019)
Agokampomalsanokosta asekuro
ISIN-kodoUS1266501006
Posedata deThe Vanguard GroupBlackRock vd
filiaj kompaniojDrogaria Onofre • MinuteClinic • Longs Drugs vd
TTTOficiala retejo
vdr

La firmao estis fondita en 1962 kiel Consumer Value Store (CVS) kiam la unua butiko estis malfermita en Lowell, Masaĉuseco fare de fratoj Sidney kaj Stanley Goldstein kaj komercpartnero Ralph Hoagland [2]. En 1969 ili vendis CVS al la Melville Corporation kaj en 1996 CVS iĝis sia propra sendependa firmao listigita sur la New York Stock Exchange (NYSE) [3]. En decembro 2017, CVS sciigis ke ĝi konsentis kun la asekurentrepreno Aetna pri fuzio taksita je 69 miliardoj USD [4]. La interkonsento estis kompletigita en novembro 2018 [5] sed estis leĝaj sekvoj kiuj estis deciditaj entribunalola 4-an de septembro 2019 favore al la fuzio [6].

Por 2021, ili havis spezon de pli ol 292 miliardoj da dolaroj kaj laboristaro de ĉirkaŭ 300,000 dungitoj. La ĉefsidejo situas en Woonsocket, Rod-Insulo.

Referencoj

Eksteraj ligiloj