Calzadilla

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Calzadilla ("ŝtonvojeto") estas municipo de Hispanio, en la provinco Kacereso (Cáceres) kaj la regiono Ekstremaduro. La municipan nomon respegulas la blazono, kiu bildigas olivarban branĉon. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 459 loĝantoj sur areo de 76,34 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 6 loĝantoj/km².

Calzadilla
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
LandoHispanio Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Kacereso
KomarkoValo de Alagono
Poŝtkodo10817
En TTTOficiala retejo [+]
Politiko
UrbestroCarlos Carlos Rodriguez
Demografio
Loĝantaro459  (2023) [+]
Loĝdenso6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 6° 32′ U (mapo)40.0597664924-6.5325367287 [+]
Alto356 m [+]
Areo76,34 km² (7 634 ha) [+]
HorzonoUTC+01:00 [+]
Calzadilla (Ekstremaduro)
Calzadilla (Ekstremaduro)
DEC
situo en Ekstremaduro
Calzadilla (Hispanio)
Calzadilla (Hispanio)
DEC
situo en Hispanio kaj en tuta Iberio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Calzadilla [+]
vdr

La loĝantoj nomiĝas calzadillanoslagartos (lacertoj). La dua nomo de la loĝantoj havas kialon, ke laŭ legendo paŝtisto, petis al la bildo de la Kristo de la Agonio, ke sia bastono iĝu pafilo por mortigi gigantan lacerton kiu manĝas liajn ŝafojn.

Situo

Calzadilla estas situa en la nordokcidenta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Valo de Alagón, je altitudo de 356 m; je 78 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 138 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 76,34 km².

Ekonomio

Skulptaĵo de la paŝtisto ĉasante la lacerton, ĉe la ermitejo de la Kristo de la Agonio.

Agrikulturo kaj brutobredado.

Limoj de la municipa teritorio

Calzadilla limas kun:

Demografio

Demografia evoluo de Calzadilla inter 2001 kaj 2007

2001200220032004200520062007

590554514494492491479

Religiaj monumentoj

En Calzadilla troviĝas la jenaj preĝejoj kaj ermitejoj:

  • Preĝejo, de la 15a jarcento kun sonorilturo de la 16a jarcento.
  • Ermitejo de la Kristo de la Agonio, de la 16a jarcento, kiu loĝigas bildon de la Kristo de la Agonio atribuita al Lucas Mitata kaj la restaĵojn de la lacerto de Calzadilla.

Festoj

En Calzadilla oni celebras la jenajn festojn:

  • Danco de las Mondas
  • Kamparfesto (Lundon de Krucoj)
  • Los Cristinos (1a duono de aŭgusto)
  • Kristo (15a de septembro)