Ekstremaduro

06° 20′ 00″ U / 38.90000 °N, 6.33333 °U / 38.90000; -6.33333 (mapo)

Ekstremaduro (hispane Extremadura [e(ɣ)stɾemaˈðuɾa], ekstremadure Estremaúra [eʰtːɾemaˈuɾa], portugale Estremadura [(ɨ)ʃtɾɨmɐˈðuɾɐ]) estas aŭtonoma komunumoregiono en Hispanio. Ĝi havas areon de 41.601 km² kaj proksimume 1 000 000 loĝantojn. Ekstremaduro estas sudokcidente de Madrido kaj oriente de Lisbono kaj estas ĉirkaŭ 39° Norde kaj 6° Okcidente. Ĝi konsistas el la provincoj Badajoz [badaĥos'] kaj Cáceres [kAseres]. La ĉefurbo de la regiono estas Mérida [mErida], en la provinco Badajoz.

Ekstremaduro
ekstremadure: Estremaúra
hispane Extremadura
aŭtonoma komunumo
Oficiala nomo: Extremadura
ŜtatoHispanio Hispanio
RegionoEkstremaduro
Provincoj
Najbaras kun
Kelkaj urboj
SituoMerido
 - alteco217 m s. m.
ĈefurboMerido
 - koordinatoj38° 54′ 00″ N 06° 20′ 00″ U / 38.90000 °N, 6.33333 °U / 38.90000; -6.33333 (mapo)
Areo41,634 km² (4 163,4 ha)
Loĝantaro1 104 004 (2013)
Denseco26 516,89 loĝ./km²
Aŭtonomeco26-a de februaro 1983
ĈefuloMaría Guardiola

(ekde 17-a de julio 2023)

HorzonoMET (UTC+1)
 - somera tempoMET (UTC+2)
ISO 3166-2:ESES-EX
Situo de Merido enkadre de Hispanio
Situo de Merido enkadre de Hispanio
Situo de Merido enkadre de Hispanio
Situo de Ekstremaduro enkadre de Hispanio
Situo de Ekstremaduro enkadre de Hispanio
Situo de Ekstremaduro enkadre de Hispanio
Vikimedia Komunejo: Extremadura
Retpaĝo: Registaro de Ekstremaduro

Aliaj ekstremaduraj urboj aŭ vilaĝoj estas: Almendralejo, Don Benito, Medellín, Montijo, Villanueva de la Serena kaj Zafra en provinco Badajoz. Coria, Guadalupe, Hervás, Navalmoral de la Mata, Plasencia kaj Trujillo en provinco Cáceres.

La ekonomio de Ekstremaduro baziĝas ĉefe sur agrokulturo. Ĉe la rivero Gvadiano, la terenoj akvumitaj de Plan Badajoz permesis pliigon de la produktovario.

Etimologio de la nomo

Pri la originoj de la nomo de Ekstremaduro ekzistas diversaj hipotezoj:

La nomo de Ekstremaduro derivas de la latina "Extrema Dorii" ("Ekstremoj de la Doŭro", aŭ prefere "En la alia ekstremo de la Doŭro", pro sia pozicio sude de ĉi tiu rivero), kun kio oni enoficigis la teritoriojn staritaj sude de la baseno de la rivero Doŭro;

La nomon Ekstremaduron oni uzis dum la Rekonkero por enoficigi al la teritorioj staritaj en la "ekstremoj", la limo, de la kristanaj regnoj de la nordo kun Al-Andalus.

Oni ne devas konfuzi Ekstremaduron kun la antikva portugala provinco Estremaduro, kvankam la noma origino estus la samo.

Geografio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Distriktoj de Ekstremaduro.

Ekstremaduro kuŝas inter la 37° 57′ No kaj la 40° 85′ No latitude kaj inter la 4° 39′ Or kaj la 7° 33' Or longitude.

La surfaco de Ekstremaduro estas de 41.633 km², estante do la kvina Aŭtonoma Komunumo de Hispanio laŭ surfaco.

Montaroj

Norde leviĝas la montaroj de la Disiga Montaro, kun la Sierra de Gredos, Sierra de Béjar kaj Sierra de Gata. Ĉe la mezo ni trovas la Sierra de las Villuercas kaj la Sierra de San Pedro, kiu apartenas la Montoj de Toledo.

Sude leviĝas Sierra Morena, kio apartigas Ekstremaduron kaj Andaluzion.

Riveroj

La riveroj kioj trairas Ekstremaduron estas la Taĵo, la Gvadiano, la Gvadalkiviro kaj la Doŭro.

Klimato

Ekstremaduro havas mediteranean klimaton, escepte en la nordo, kie la klimato estas kontinenta, kaj en la okcidento, kie la Atlantika influo faras ke la klimato estus pli milda.

Ĝenerale, Ekstremaduro havas somerojn tre varmaj kaj sekaj, kun malmultaj pluvoj, kaj longajn vintrojn mildigitaj pro la oceana influo de la portugala atlantika marbordo.

Temperaturoj

En la nordo de Ekstremaduro, la temperaturoj estas pli malaltaj ol en la sudo. Dum la somero la temperaturo povas altiĝi pli ol 40 gradoj.

Loĝantaro

Plej loĝataj urboj
PozicioUrboLoĝantaro
Badajoz149.748
Cáceres90.218
Mérida53.915
Plasencia39.785
Don Benito34.051
Almendralejo31.424
Villanueva de la Serena24.932
Navalmoral de la Mata17.099
Zafra16.417
10ªMontijo15.648

Ekstremaduro havas 1.086.373 loĝantojn, do, prezentas la 2,74% de la hispania loĝantaro (44.708.964 loĝ.). Ĝia loĝantara denseco estas tre malalta (25,81 loĝ/km²) komparante ĝin kun la hispania (84,42 loĝ/km²).

La plej loĝata provinco estas Badajoz kun 673.474 loĝantoj, kun loĝantara denseco de 30,94 loĝ/km². Ankaŭ estas la plej granda provinco de Hispanio (21.766 km²). La plej gravaj urboj laŭ sia loĝantaro estas Badajoz (143.748 loĝ), Cáceres (90.218 loĝ), Mérida (53.915 loĝ) kaj Plasencia (39.874 loĝ).

Historio

Mérida havas gravajn romiajn ruinojn; ĝi estis la urbo Emerita Augusta en la romia provinco Luzitanio. Poste ĝi estis daŭre ĉefurbo dum visigota kaj araba epokoj. Ankaŭ Badajoz estis ĉefurbo en araba epoko.

La rekonkero kristana kontraŭ islamaj okupantoj okazis dum la 13a jarcento. Juda aŭ islama loĝantaro restis izolita en kelkaj vilaĝoj.

Dum la 16a jarcento ekstremaduraj malriĉaj hidalgoj kiel Hernán Cortés, Pedro de Valdivia kaj Francisco Pizarro iĝis konkeristoj en Ameriko. Komence de la 19a jarcento la milito kontraŭ la francaj okupantoj trakuris la regionon: unu grava batalo okazis en Medellín.

Dum la Hispana Enlanda Milito provinco Cáceres estis ekde la komenco en frankisma flanko, sed male okazis en suda provinco Badajoz, kiu estis konkerita de tiu flanko okazanta terurajn amasmortigojn kaj en ĉefurbo Badajoz kaj en la tuta provinco.

Moderne, dum la dua duono de la 20a jarcento, multaj ekstremaduranoj migris por labori al industriaj Katalunio, la Madrida Regiono, Eŭskio, kaj eĉ Francio, Germanio kaj Svisio.

Naturo

Rilate la naturan medion Ekstremadura apartaĵo estas ĝiaj naturaj herbejoj prisemitaj per kork-kverkoj kaj anzinoj, kiuj estas la ĉefa vintro-ripozejo de la okcident-eŭropaj gruoj (rilate la migradon vidu: Der). Ties kvanto estis en 1995/96 pr. 48 000 travintrintoj. De kelkaj jaroj estas minacoj sur tiu natura medio.Multaj lokoj estas protektitaj de la regionaj aŭtoritatoj kiel naturaj rezervejoj. Plej elstara estas Nacia Parko Monfragüe.

Amaskomunikiloj

Ĉefaj tagĵurnaloj estas Hoy (distribuita ĉefe en la provinco Badajoz) kaj El Periódico Extremadura (distribuita ĉefe en la provinco Cáceres).

Lingvoj

La sola lingvo kiu estas oficiale agnoskita estas la hispana (kies lokaj dialektoj kolektive nomiĝas ekde la fino de la 20-a jarcento castúo), sed ankaŭ aliaj lingvoj estas parolataj:

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Referencoj