Carl Ferdinand Cori

Carl Ferdinand CORI, RSL[1] (5a de decembro, 1896 – 20a de oktobro, 1984) estis ĉeĥ-usona biokemiisto kaj farmakologo naskiĝinta en Prago[2][3] (tiam en Aŭstri-Hungario, nune en Ĉeĥio) kiu, kun sia edzino Gerty Cori kaj la argentina fiziologo Bernardo Houssay, ricevis Nobel-premion en 1947[4][5][6][7][8] pro sia malkovro kiel glikogeno (animala amelo) – derivaĵo de glukozo – estas diserigita kaj resintezigita en la korpo, por ties uzado kiel stokado kaj fonto de energio. En 2004, ambaŭ estis proklamitaj National Historic Chemical Landmark (Nacihistoriaj Kemiaj Mejloŝtonoj) rekone al sia laboro kiu klarigis la metabolon de karbohidratoj.[9][10][11][12][13][14]

Carl Ferdinand Cori
Nobel-premiito
Persona informo
Carl Ferdinand Cori
Naskiĝo5-an de decembro 1896 (1896-12-05)
en Prago,  Aŭstrio-Hungario
Morto20-an de oktobro 1984 (1984-10-20) (87-jaraĝa)
en Kembriĝo, Masaĉusetso
Tombotombejo Mount Auburn vd
Religiokatolikismo vd
Lingvojangla vd
LoĝlokoUsono vd
ŜtatanecoAŭstrio-HungarioĈeĥoslovakioUsono vd
Alma materGermana Universitato Prago • Universitato de KaroloUniversitato de Lepsiko • fakultato de medicino en la Germana Universitato Prago vd
Familio
PatroCarl Isidor Cori vd
Edz(in)oGerty Theresa Cori vd
ParencojFelix Mainx vd
Profesio
Okupobiokemiisto • kuracistokemiisto • scienca esploristo vd
Laborkampobiokemio vd
Doktoreca konsilistoOtto Loewi vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Vidu ankaŭ

Notoj