Carlos Gardel

Carlos GARDEL estas la plej konata kantisto de tangoj. Li naskiĝis la 11-an de decembro 1890 en Toulouse Francio. Tre baldaŭ lia familio translokiĝis al Argentino, kies naciecon li havis. Li forpasis la 24-an de junio 1935 en flug-akcidento en Medellín, Kolombio, en la pinto de sia kariero.

Carlos Gardel
Persona informo
NaskonomoCharles Romuald Gardes (hipótesis francesista); Carlos Gardel (hipótesis uruguayista)
Aliaj nomojCarlos Gardel
Naskiĝo11-an de decembro 1890 (1890-12-11)
en Tuluzo
Morto24-an de junio 1935 (1935-06-24) (44-jaraĝa)
en Medeĝino
Mortokialoaviadila kraŝo
TomboLa Chacarita Cemetery
Lingvojhispana
ŜtatanecoArgentinoUrugvajoFrancio
Subskribo Carlos Gardel
Okupo
Okupokantistoaktorokomponistokantaŭtoro
vdr

Gardel popularigis tutmonde la tangon, kaj estis unu el la plejaj kontribuantoj al ties konverto el popola apenaŭ socie tolerebla danco, al universala konata kaj ŝatata muzikstilo. Li ne nur kantis, sed ankaŭ komponis parton de sia repertuaro, inter kiuj "Mi Buenos Aires querido" (Mia kara Bonaero), "El día que me quieras" (La tagon kiam vi amos min), "Volver" (Reveni) aŭ "Por una cabeza" (kiu havas version en Esperanto, kun titolo "Pro nur unu kapo", kantita de Alejandro Cossavella). Dum sia kariero li vendis milojn da diskoj kaj aperis en pluraj filmoj.

Liaj restaĵoj troviĝas en la tombejo La Chacarita en Bonaero, kaj ankoraŭ estas tre populara en Argentino, kie famas la diro ke li ankoraŭ pli kaj pli bone kantas.

Filmoj

  • Flor de durazno (1917)
  • Encuadre de canciones (1930)
  • Luces de Buenos Aires (1931)
  • Espérame (1933)
  • La Casa es seria (1933)
  • Melodía de Arrabal (1933)
  • Cuesta abajo (1934)
  • El Tango en Broadway (1934)
  • El día que me quieras (1935)
  • Cazadores de estrellas (1935)
  • Tango bar (1935)