Cedd

Cedd (n. ĉ. 620, m. la 26-an de oktobro 664) estis anglosaksa abato kaj sanktulo.

Sankta
Cedd
Abato kaj sanktulo
Persona informo
Naskiĝoĉ. 620
en Northumbria
Morto26-an de oktobro 664 (0664-10-26)
en Lastingham
Mortis pronaturaj kialoj vd
Mortis perpesto vd
Religiokatolika eklezio vd
Lingvojangla vd
ŜtatanecoNorthumbria vd
Familio
GefratojSankta Chad • Cælin • Cynibil vd
Profesio
Okupoteologo • katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
Episkopo de Essex
Sanktulo
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis en Northumbria, Anglio. Liaj fratoj Sankta Chad, Cynibil kaj Caelin, ankaŭ tre aktivis en la anglosaksa eklezio.

Cedd studis sub Sankta Aidan ĉe Lindisfarne, kaj ordiniĝis ne post 653. Tiun jaron Oswiu, reĝo de Northumbria, sendis lin misii en Mercia post la konvertiĝo de Peada, filo de Penda, reĝo de Mercia. Penda mem restis pagano, sed permesis ke Cedd kaj aliaj misius en lia regno.

Post nelonge Oswiu alvokis Cedd, kaj sendis lin al la regno de Essex. Li estis konsekrata kiel episkopo de Essex, kie li fondis multajn preĝejojn. Post peto de Aethelwald, reĝo de Deira, li iĝis abato de Lastingham.

En 664 Cedd ĉeestis la Sinodon de Whitby, kie li servis kiel interpretisto kaj por la subtenantoj de la keltaj ekleziaj tradicioj kaj por tiuj kiu subtenis la romajn tradiciojn. Poste li vojaĝis al Lastingham kie li mortis pro pesto.