Celia Sánchez

Celia Sánchez Manduley (Media Luna, 9-a de majo de 1920Havano, 11-a de januaro de 1980), estis aktiva revoluciulino kaj partoprenanto en la Kuba Revolucio kaj tre proksima amikino de Fidel Castro. Ŝia patro estis kuracisto. Ekde junaĝo ŝi estis influata de la ideoj de José Martí kaj jam kiel junulino aliĝis al la popola lukto je libereco.

Celia Sánchez
Persona informo
NaskonomoCelia Sanchez Manduley
Naskiĝo9-an de majo 1920 (1920-05-09)
en Media Luna
Morto11-an de januaro 1980 (1980-01-11) (59-jaraĝa)
en Havano
Mortokialomama kancero
ŜtatanecoKubo
Alma materUniversitato de Havano
Okupo
Okupomilitistopolitikisto
vdr

Ŝia decida partopreno estis preparo de la kamparana apogo ĉe Manzanillo al la revoluciuloj, kiuj estis venontaj per la ŝipo Granma kun Fidel Castro kaj Che Guevara. Poste ŝi estis inter la unuaj virinoj kiuj aliĝis al la kastrisma revolucio kaj estris virinan roton. Post la venko ŝi plu havis sian influon, sed ne okupis altajn postenojn.

En 1953 kun sia patro ŝi portis kaj muntis buston ĉe la pinto de la monto Pico Turquino por honorigi la nacian heroon José Martí.