Charles Nodier

Jean-Charles-Emmanuel Nodier (29-a de aprilo 1780, Besançon—27-a de januaro 1844, Parizo) estis franca verkisto kaj bibliofilo de la epoko de romantikismo.

Charles Nodier
Persona informo
Charles Nodier
Naskiĝo29-an de aprilo 1780 (1780-04-29)
en Besançon, Franĉkonteo,  Reĝlando Francio
Morto27-an de januaro 1844 (1844-01-27) (63-jaraĝa)
en Parizo,  Julia monarkio
TomboTombejo Père-Lachaise vd
Etnofranco
Lingvojfranca vd
ŜtatanecoFrancio vd
Familio
Edz(in)oDésirée Nodier vd
InfanojMarie Antoinette Menessier-Nodier vd
ParencojFanny Tercy vd
Profesio
Alia nomoMaxime Odin • Docteur Néophobus • Carlo Nodier vd
Okupoĵurnalisto • vortaristo • bibliotekisto • poeto • entomologo • romanisto • verkistotradukisto • literaturkritikisto • eseisto • filologo vd
Laborkampokreiva kaj profesia verkado • spekulativa fikciopoezio • translating activity • filologioentomologio vd
Verkado
Literatura movadoromantikismo
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Nodier devenis el provinca etburĝaro. Lia patro dum la epoko de la Granda franca revolucio prezidis revolucian tribunalon (france: Tribunal révolutionnaire) en Bezansono. Junaĝa revoluciemo anstataŭiĝis poste ĉe Nodier per ludo je revoluciulo. En 1802 li verkis versan pamfleton kontraŭ Napoleono Bonaparte, sed poste iĝis lia adepto kaj ricevis lokon en administrantaro; tamen dum la Resurtronigo li estis prezentanta sin kiel viktimon de la Unua Imperio.

Servante kiel bibliotekisto en la ĉefurbo de Iliriaj provincoj Laibach (nun Ljubljano), li verkis rabistan romanon Jean Sbogar, kiu estis eldonita en 1818 kaj donis al la aŭtoro tuteŭropan famecon. Nodier enportadis al la franca literaturo fremdlandajn literaturajn romantikismajn influojn. Li estis ellaboranta ĝenron de fantazia novelo, kiu dividiĝis ĉe li je koŝmara novelo, sorĉa fabelo kaj religia legendo.

La 3-an de januaro 1824 Nodier estis enpostenigita kiel bibliotekisto de grafo d’Artois, kiu poste iĝis reĝo de Francio Karlo la 10-a, kaj partoprenis lian kronadon en Reims. De la 14-a de aprilo 1825 servis en la Biblioteko de la Arsenalo (france: Bibliothèque de l'Arsenal), oficiale li enposteniĝis la 29-an de majo kune kun Victor Hugo. Tiu laboro donis al Nodier aliron al raraj kaj forgesitaj libroj, kiujn li senlace propagandadis. Lia loĝejo, egale kun la loĝejo de Hugo, iĝis kunvenejo de la unua unuiĝo de francaj romantikistoj, Cénacle [senakl], en kiu plej multis reprezentantoj de la nobela literaturo de la 1820-aj jaroj. Tiu unuiĝo, disfalinta al komenco de la 1830-aj jaroj, ludis signifan rolon en batalado de la nova skolo kontraŭ la klasikismo. Presorgano de Cénacle estis katolikisma kaj monarĥia revuo «La franca muzo» (La muse française).

En 1835 Nodier eldonis «Bibliografion de francaj literaturaj frenezuloj» (Bibliographie des fous). En la 20-a jarcento tiun laboron daŭrigis Raymond Queneau kaj André Blavier (france: André Blavier).

Nodier estas entombigita en la tombejo Père-Lachaise.

Al lia filino Marie (france: Marie Mennessier-Nodier) la poeto Félix Arvers (france: Félix Arvers) dediĉis soneton «Sekreto» (Un Secret), kiu estas konsiderata kiel klasikaĵo de la franca poezio de romantikisma periodo.

Literaturo

  • Де-Ла-Бартъ Ф. Г. Разысканія въ области романтической поэтики и стиля. — Кіевъ, 1908. (ruse)
  • Salomon M., Ch. Nodier et le groupe romantique, Paris, 1908. (france)
  • Larat J., Bibliographie critique des œuvres de Ch. Nodier, Paris, 1923. (france)
  • Литературная энциклопедия, т. 8. — Москва: Советская энциклопедия, 1934. (ruse)