Charlottesville

urbo en Virginio, Usono

Charlottesville estas urbo en la subŝtato Virginio en Usono. Ĝi situas ene de sed sendependa de Kantono Albemarle de Virginio [1]. Ĝi estis konstruita sur la bordoj de la rivereto Ribana (alfluanto de la Rivero Jakobo) kaj havas areon de 26.6 kvadrataj kilometroj. La nombro da ĝiaj loĝantoj, aktuale en 2020, estas 46,553 homoj [2]. La urbo estas la centro de la Universitato de Virginio.

Charlottesville
sendependa urbo • kantona sidejo
Administrado
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro46 553  (2020) [+]
Loĝdenso1 752 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 78° 29′ U (mapo)38.0299-78.47938° 2′ N, 78° 29′ U (mapo) [+]
Alto181 m [+]
Areo26,569159 km² ( 265 6.9 159 ha) [+]
Horzonoorienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+]
Charlottesville (Virginio)
Charlottesville (Virginio)
DEC
Charlottesville
Charlottesville
Situo de Charlottesville

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Charlottesville, Virginia [+]
vdr

La urbo estis fondita en 1762 kaj estis nomita laŭ la reĝino Charlotte de Meklenburgo-Strelitz, edzino de Georgo la 3-a, reĝo de Britio.

Inter la famaj loĝantoj de la urbo, oni povas mencii Thomas Jefferson, kiu loĝis en la urbo, ĝis sia morto, en la bieno Monticello [3] kaj James Monroe. La muzikgrupo Dave Matthews ankaŭ estis establita en la urbo, kaj la aktoro Rob Lowe ankaŭ venas de la urbo. La urbo estas eble plej konata pro la Universitato de Virginio, kiu estis fondita en 1819 fare de Jefferson mem.

En 2004, la urbo estis vicigita kiel la plej bona urbo por vivi en Usono [4].

La 11-an kaj 12-an de aŭgusto 2017, manifestacioj de ekstremdekstraj organizoj kaj nov-naziaj movadoj estis okazigitaj en protesto kontraŭ la forigo de monumentaj statuoj kaj cenotafo de la publika spaco asociita kun la Konfederacio. Temis pri la statuo de la komandanto de la Konfederacia Armeo Robert E. Lee [5]. En la dua tago de la manifestacioj, aŭto enrompis kaj surkuris pli ol 20 manifestacianojn kriantaj kontraŭ la dekstrula manifestacio. Unu virino estis mortigita kaj 19 estis vunditaj [6]. En 2021, la urbo sciigis ke ĝi intencas forigi la statuojn de Lee kaj Generalo Thomas "Stonewall" Jackson kaj translokiĝigi ilin al sekura loko, ĝis la urbodelegitaro decidas kion fari kun ili.

Referencoj

Eksteraj ligiloj