Cher (rivero)

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri rivero. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Cher.

La Cher [ŝer] estas rivero en Francio, kiu pasas la francajn regionojn Limoĝio, Aŭvernjo kaj Centro-Valo de Luaro. Ĝi estas unu el la plej longaj alfluantoj de la rivero Luaro kun Allier kaj Vienne. La fonto de Cher situas en la Centra Masivo, en la teritorio de la komunumo Mérinchal. La rivera vojo komence direktiĝas norden, poste tamen turniĝasokcidenten kaj post 396 kilometroj en la teritorio de la komunumo Villandry (proksimume 20 kilometrojn okcidente de Tours) en la ĝismaran riveron Luaro. 12 kilometrojn antaŭ tiu enfluo en la Luaron, la kastelo Chenonceau aparte pitoreske superpontas la riveron.

Cher
la rivero en Saint-Aignan
rivero
Bazaj informoj
Situocentra Francio
Longeco395 km[1]
Akvokolekta areo13 688 km²
Fluo
FontoCentra Masivo, en la komunumo Mérinchal
- Alteco super marniveloĉ. 715 m[2]
- Koordinatoj , 2° 28′ 25″ O (mapo)45.9213888888892.4736111111111
Enfluejoen la komunumo Villandry en la riveron Luaro
- Altecoĉ. 38 m[2]
- Koordinatoj , 0° 28′ 50″ O (mapo)47.34250.48055555555555
Altecodiferencoĉ. 677 m
Geografio
Trairataj urbojTours, Montluçon, Vierzon
Alfluantoj
- DekstrajPampelouze, Boron, Aumance, Marmande, Yèvre, Sauldre, Rennes
- MaldekstrajTardes, Meuzelle, Queugne, Arnon, Fouzon
Map
Cher
vdr

Pasataj departementoj

Regiono Limoĝio:

Regiono Aŭvernjo:

Regiono Centro-Valo de Luaro:

Pli grandaj loĝlokoj borde de la rivero

Referencoj

La kastelo Chenonceau