Ciĥledoj

CiĥledojCikledoj estas fiŝoj el familio Cichlidae en la ordo Ciĥloformaj. Ciĥledoj antaŭe estis klasifikataj en subordo Labroidei kun la Labredoj, la Pomacentredoj, kaj la Embiotocedoj.[1], sed molekulaj esploroj malpruvis ties grupecon.[2] Verŝajne la vivanta familio plej parenca al ciĥledoj estas Pholidichthyidae, kun kiuj en la 5-a eldono de Fishes of the World ili formas la ordon Cichliformes ene de la subserio Ovalentaria.[3] La familio estas kaj granda kaj diversa. Almenaŭ 1650 specioj estis science priskribataj,[4][5] konsistigante unu el la plej grandaj familioj de vertebruloj. Novaj specioj estas malkovritaj ĉiujare, kaj multaj specioj restas nepriskribitaj. La efektiva nombro de specioj estas ĝis nun nekonata, kun ĉirkaŭkalkuloj inter 2000 kaj 3000.[6]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ciĥledoj

Biologia klasado
Regno:Animaloj Animalia
Filumo:Ĥorduloj Chordata
Klaso:Aktinopterigoj Actinopterygii
Ordo:Ciĥloformaj Cichliformes
Familio:Ciĥledoj Cichlidae
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Multaj ciĥledoj, aparte tilapioj, estas amase manĝataj de homoj, kaj aliaj, ekzemple ciĥloj, estas sportkaptataj. Aliaj estas bredataj en mallibero de hobiistoj.[7]

Ciĥledoj estas la vertebrula familio kun la plej granda nombro de endanĝeraj specioj, ĉefe en la tribo Haplochromini.[8] Ciĥledoj estas famaj pro sia rapida evoluo en multajn tre parencajn sed korpe diversajn speciojn en grandaj lagoj, precipe Tanganjiko, Viktoria, Malavia, kaj Eduardo.[9][10] Ilia diverseco en la Afrikaj Lagegoj gravas por esplorado pri evolua speciiĝo.[11] Iuj ciĥledoj enmetitaj ekster sia natura arealo konfliktas kun aliaj specioj.[12]

Ĉiuj ciĥledoj iel prizorgas siajn ovojn kaj fiŝidojn, kutime gardante aŭ buŝvartante ilin.

Priskribo

Anatomio kaj aspekto

Taksonomio

Teritorio kaj habitato

En Viktoria lago vidu ĉapitron pri Geologio.

Ekologio

Reproduktado

Vartado de fiŝidoj

Ciĥledino (Nimbochromis linni) ŝirmas sian idaron en la buŝo.

La reprodukta kondutado de ciĥledoj estas orda.[13] Ĉiuj specioj iel prizorgas kaj siajn ovojn kaj siajn larvojn, ofte vartante memnaĝajn fiŝidojn ĝis aĝo de pluraj semajnoj aŭ monatoj. Oni observis komunan vartadon, kie pluraj monogamiaj paroj prizorgas miksitan fiŝidaron, ĉe pluraj ciĥledaj specioj, ekzemple Amphilophus citrinellus, Etroplus suratensis, kaj Tilapia rendalli.[14][15][16] En la kunlabora vartado de Neolamprologus pulcher unu reproduktanta ĉefparo havas multajn helpajn subulojn. La fiŝidojn de Neolamprologus brichardi, specio kutime vivanta en grandaj fiŝaroj, protektas ne nur la plenkreskuloj, sed ankaŭ malpli junaj junuloj de pli fruaj ovaroj.[17]

Kvar kategorioj de vartado estas distingataj:[18] surgrundaj aŭ nekaŝaj vartantoj, kaŝaj kavernaj vartantoj, kaj almenaŭ du specoj de buŝvartantoj, nome ovovartaj kaj larvovartaj.[19]

Ĉe ciĥledoj la patrino, la patro, aŭ ambaŭ gepatroj vartas la fiŝidojn. Patrina vartado estas plej ofta ĉe buŝvartantoj, sed oni kredas, ke ĉe pra-ciĥledoj ĝi estis patra.[20] Aliaj individuoj krom la gepatroj foje rolas en idvartado; ĉe la ambaŭgepatre varta Neolamprologus pulcher, parencaj satelitaj virfiŝoj (virfiŝoj, kiuj ĉirkaŭas teritoriojn de aliaj virfiŝoj kaj provas sekskuniĝi kun tieaj fiŝinoj) helpas varti kaj la infanojn de la teritoriuloj kaj siajn.[21]

Ofta speco de vartado estas livero de nutraĵo. Ekzemple, multaj ciĥledoj fosas en sablo por eligi manĝeblan detriton kaj planktonbestojn. La plenkreskuloj uzas tiun metodon ankaŭ por nutri sin mem, sed inaj Neolamprologus modabu fosas pli kiam la fiŝidoj ĉeestas, verŝajne por nutri ankaŭ ilin.[22][23] Kroma ekzemplo de la sama metodo estas Cichlasoma nigrofasciatum.[23][24] Aliaj cikledoj, interalie diskofiŝoj (Symphysodon spp.), iuj specioj de Amphilophus, Etroplus, kaj Uaru, produktas kaj manĝigas al la fiŝidoj surhaŭtan sekreciaĵon el mukaj glandoj[7][18] dum ankoraŭ aliaj maĉas kaj disdonas ĉasaĵojn al ili. Tiuj metodoj estas malpli oftaj ĉe ciĥledoj, kiuj demetas la ovojn en kavoj.[23]

Notoj


Bildogalerio

Referencoj