Ciŝji

Imperiestrino Cíxǐ Tàihòu (pinjine), 慈禧太后 en la ĉina, populare konata en Ĉinio kiel la Okcidenta Vidva Imperiestrino (西太后) (naskiĝis en la 29-a de novembro 1835 kaj mortis en la 15-a de novembro 1908), estis ĉina registino. Ŝi estis pova figuro kaj iĝis efektiva regintino de la lasta periodo de la Qing-dinastio, reginte dum 47 jaroj, de 1861 ĝis sia morto, en 1908. Cíxǐ originas de komuna familio, sed estis elektita kiel virino de la Imperiestro Xianfeng. Poste ŝi havis preskaŭ totalan povon dum la regado de sia filo, la Imperiestro Tongzhi, kaj de sia nepo, la Imperiestro Guangxu, kiuj ambaŭ provis sensukcese regi sub sia propra rajto. Pro ŝia ege konservativa regado, multaj historiistoj konsideras ŝin despotino kaj al ŝi atribuas la falon de la Qing-Dinastio kaj sekve de la Imperia Ĉinio mem.[1]

Ciŝji
Persona informo
Naskiĝo29-an de novembro 1835 (1835-11-29)
en Pekino
Morto15-an de novembro 1908 (1908-11-15) (72-jaraĝa)
en Imperia Urbo de Pekino
TomboEastern Qing Tombs vd
Lingvojĉina vd
ŜtatanecoDinastio Qing vd
Familio
DinastioAisin Gioro vd
PatroYehenara Huizheng vd
GefratojYehenara Wanzhen • Guixiang • Fuxiang vd
Edz(in)oXianfeng Emperor vd
InfanojTongzhi Emperor vd
Profesio
Okupopolitikisto • reĝino • pentristo • monarkofotisto vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Foto de la Imperiestrino Cíxǐ.

Notoj