Cyrano de Bergerac

Savinien Cyrano de Bergerac (naskiĝis la 6-an de marto 1619, mortis la 28-an de julio 1655) estis franca verkisto naskiĝinta en Parizo, kiu estas ĉefe konata de la multaj verkoj de fikcio pri sia vivrakonto. Lia nomo devenas de la kastelo de Mauvières kaj Bergerac en la urbeto Saint-Forget en la nuna departemento Yvelines kiu apartenis al lia familio, sed ne de Bergerac en Dordogne.

Cyrano de Bergerac
Persona informo
Hercule Savinien Cyrano de Bergerac
NaskonomoHercule Savinien de Cyrano
Naskiĝo6-an de marto 1619 (1619-03-06)
en Parizo
Morto28-an de julio 1655 (1655-07-28) (36-jaraĝa)
en Sannois
Lingvojfranca vd
ŜtatanecoFrancio vd
Alma materGimnazio Louis-le-Grand vd
Profesio
Okupodramaturgo • poeto • verkistofilozofo • sciencfikcia verkisto • romanisto vd
Aktiva dum1640– vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo

Li estis vundita dum la 1640-a sieĝo pri Arras.

Verkoj kaj ideoj

Proe lia libro "Histoire comique des états et empires de la Lune" (Komika historio de la ŝtatoj kaj imperioj de la Luno) li povas esti rigardata kiel la fondinto de sciencfikcio.

  • Citaĵoj:
"Un honnête homme n'est ni François, ni Aleman, ni Espagnol, il est Citoyen du monde, et sa patrie est par tout."
(Honesta viro estas nek Franco, nek Germano, nek Hispano, li estas Civitano de l' mondo, kaj lia patrujo estas ĉie ajn.)

La literatura persono

La beletristo Edmond Rostand (patro de Jean Rostand) verkis teatraĵon pri lia persono nome Cyrano de Bergerac. La teatraĵa intrigo, la amaferon, la belaj diroj estis inventitaj (aŭ almenaŭ konjektitaj) de la poeto, sed ĉiuj realaj trajtoj de la historia persono retroviĝas, (komence la longa nazo), kaj lia batalo kontraŭ cent homoj eble ne okazis, sed temas almenaŭ pri onidiro, kiu en la efektivo kuris dum lia vivo.

La teatraĵon esperantigis proze André Cherpillod kaj eldonis Fonto en 2016.

Vidu ankaŭ