Dąbrowa Górnicza

urbo en nuntempa Pollando

Dąbrowa Górnicza estas distrikta urbo en Silezio, kaj situas en la orienta parto de Górnośląski Okręg Przemysłowy en Pollando.

Dąbrowa Górnicza

Flago

Blazono

FlagoBlazono
eksterdistrikta urbo en Pollando • urbo • urbego
Dąbrowa Górnicza (Pollando)
Dąbrowa Górnicza (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomoDąbrowy Górniczej
ProvincoSilezio (provinco de Pollando)
Distrikto-rajtaJes
Speco de komunumoUrba
Urba komunumoJes
Aglomeraĵo3487000 (Górnośląski Okręg Przemysłowy (GOP))
Urborajtoj1916
Koordinatoj, 19° 16′ O (mapo)50.31666666666719.26666666666750° 19′ N, 19° 16′ O (mapo)
Areo188 km²
Loĝantaro131536 (en 2005)
Loĝdenso692 loĝ./km²
Poŝtkodo41-300 do 42-530
Telefona antaŭkodo(+48) 32
AŭtokodoSD
EstroZbigniew Podraza
Titolo de estroPrezidanto de urbo
Adreso de estraroul. Graniczna 21
Poŝtkodo de estraro41-300
Telefono de estraro(+48 32) 295 67 00
Fakso de estraro(+48 32) 262 50 32
Poŝto de estraroum@dabrowa-gornicza.pl
Ĝemelaj urboj(Rumanio) Cămpulung Moldovenesc
(Ĉeĥio) Studénka
(Ukrainio) Alczewsk
Komunuma retejohttp://www.dabrowa-gornicza.pl/
vdr

Dua Mondmilito

Dum la Dua Mondmilito oni devige uzis germanan nomon de la urbo Redenberg.

1943

  • 5.10. SS pafmortigis en koncentrejo Aŭŝvico 20 polojn venĝe pro mortigo de germana policano el Dąbrowa Górnicza.
  • 16.10. En la urbo germana polico pafmortigis 20 personojn, venĝe pro mortigo de ĝendarmo.
  • 26.10. Germana polico publike pendumis 11 polojn pro mortigo de policano.
  • 19.11. Ordnungspolizei pendumis en Strzemieszyce, apud Dąbrowa Górnicza, 11 polajn komunistojn

Personoj ligitaj kun la urbo

Esperanto

Sabate la 28-a de januaro 1933 en la ĉambrego de nove organizita Świetlica en Dąbrowa Górnicza, str. Konopnickiej okazis unua organiza kunveno de la esperanta sekcio. Dum kunveno s-ro J. Smalec prelegis pri la temo „Deveno kaj nuna stato de la esperanta lingvo”. La prelegon partoprenis membroj kaj simpatiantoj de Świetlica, entute ĉirkaŭ 100 personoj, kiuj aplaŭde esprimis sian kontentecon ─ de l'okazinta prelego. Post la prelego estis organizita kurso de la lingvo Esperanto. Pro la malvasteco de l' ejo nombro de lernantoj estis limigita kaj oni akceptis nur 35 personojn. Unua leciono okazis la 3-an de februaro 1933. Gvidanto de novkreita sekcio kaj kurso estas s-ro J. Smalec.

La 4-an de marto 1933 en la salonoj de Popoldomo en Dąbrowa Górnicza sub protekto de urba prezidanto s-ro Z. Madejski estas solene malfermita „Monda Ekspozicio de l' Artpentrado” (E.M.A.). Dum malferma parolo sejmdeputito s-ro Z. Madejski substrekis la signifon de tia entrepreno por la mondo kaj precipe por ni. La ekspozicio enhavas kolorajn reproduktaĵojn de plej famaj pentristoj el 26 landoj. Laŭ la kultura vidpunkto ĝi havas tre gravan signifon por la publiko kaj speciale por vizitantaj ĝin lernejanoj de popol- kaj mezlernejoj. De Dąbrowa Górnicza la ekspozicio migros al aliaj pli grandaj urboj de Pollando kaj poste eksterlanden. Al E.M.A. kaj ĝiaj multaj kunkreantoj ni lokaj esperantistoj tiuloke esprimas dankon kaj deziras kiel eble plej bonan sukceson. Danke al E.M.A. ni havis okazon trafi al instruistaro kaj al diferenta por Esperanto publiko. Tre afablaj organizantoj de E.M.A. gesinjoroj Czechowski kaj same lokaj artistoj klarigis al lernantaro la historion de arto. same ankaŭ historion de E.M.A. kunkreita de tutmonda esperantistaro. Loka Esperanto-Grupo „Ĉielruĝo” en salonoj de l'ekspozicio aranĝis prelegon pri la progreso de Esperanto.

Eksteraj ligiloj