Daniel Balasingham Jesudason

Daniel Balasingham JESUDASON (naskiĝis en 1925; mortis la 1-an de aŭgusto 1994) estis srilanka esperantisto, fakdelegito pri instruado kaj turismo de la delegita reto de UEA en Nugegoda (Srilanko).

Daniel Balasingham Jesudason
Persona informo
Naskiĝo1925
Morto1-an de aŭgusto 1994 (1994-08-01)
LingvojEsperantosinhala
Okupo
Okupoesperantisto
vdr

Li estis esperantisto ekde 1979, lerninte la lingvon fare de Vilma Sindona Eichholz vojaĝinta al Srilanko. Li fondis kaj animis Esperanto-Centron Srilankan de tiu jaro ĝis sia morto en 1994, iusence la antaŭaĵo de Srilanka Esperanto-Asocio fondita en 2000.