Daniel Kahneman
Daniel Kahneman (naskiĝis la 5-an de marto en 1934 en Tel-Avivo — mortis la 27-an de marto 2024) estis israela-usona psikologo kiu en 2002 kune kun Vernon L. Smith ricevis la „Nobel-premion pri ekonomiko“[1]. Kune kun Amos Tversky li evoluigis la perspektivoteorion“ (Prospect Theory). Precipe konataj estas liaj verkoj pri Heŭristiko en juĝo kaj decidiĝo kaj Kogna unuflankeco.[2]
Daniel Kahneman | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
דניאל כהנמן | |||||
Naskiĝo | 5-an de marto 1934 en Tel-Avivo, Israelo | ||||
Morto | 27-an de marto 2024 (90-jaraĝa) | ||||
Lingvoj | angla • hebrea • jido vd | ||||
Ŝtataneco | Israelo • Usono vd | ||||
Alma mater | Hebrea Universitato de Jerusalemo • Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley • Hebrew University Secondary School vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Anne Treisman vd | ||||
Parencoj | Yosef Shlomo Kahaneman vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | psikologo • ekonomikisto • universitata instruisto • eseisto • aŭtoro vd | ||||
Laborkampo | kogna psikologio • kondutekonomiko • psikologio • ekonomiko vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Susan M. Ervin-Tripp vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vivo
Kahneman studis psikologion kaj matematikon je la Hebrea Universitato de Jerusalemo kaj psikologion je la Universitato de Kalifornio. De 1961 ĝis 1978 li instruis je la Hebrea Universitato kaj de 1978 ĝis 1986 je la Universitato de Brita Kolumbio; de 1986 ĝis 1994 li estis profesoro je la Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley. Li estas edziĝita kun Anne Treisman.
Ekde 1993 Kahneman, nun kiel emerita profesoro , havas la Eugene-Higgins-Profesorecon por psikologio je la Woodrow Wilson Lernejo por publikaj kaj internaciaj rilatoj je la Universitato Princeton.
Li gajnis la Hilgard-premion kaj la Warren-medalo de la asocio por eksperimenta psikologio. Steven Pinker nomis Kahneman la „plej gravan vivantan psikologon“. Nassim Taleb diris ke la en 2011 aperita libro Thinking, Fast and Slow (pensado, rapida kaj malrapida) estas en la sama ligo kun La Riĉo de Nacioj kaj Sonĝointerpretado de Sigmund Freud.[3] Andrei Shleifer nomis la publikigon de la libro "gravan intelektan okazon".[4]
En 2012 ricevis Kahneman la Mondekonomikan Premion de la Institucio por mondekonomiko je la universitato de la urbo Kilo .[5]
Verkoj
- An analytical model of the semantic differential (Disertaĵo)
- kun P. Slovic & A. Tversky: Judgment under Uncertainty: Heuristics and Biases, Cambridge University Press, 1982, ISBN 0-521-28414-7, New York
- kun A. Tversky: Choices, Values, and Frames, Cambridge University Press, 2000, New York, ISBN 0-521-62749-4
- kun E. Diener & N. Schwarz: Well-Being: The Foundations of Hedonic Psychology, Russell Sage Found, 2003, ISBN 0-87154-423-7
- Thinking, Fast and Slow, Farrar, Straus and Giroŭ, 2011, ISBN 978-0-374-27563-1
Eksteraj ligiloj
- retpaĝo je la Woodrow Wilson School of Public and International Affairs
- [1] Informo pri la decido por la Nobelpremio pri ekonomiko en 2002 (angla)
- Prelego pri happiness Arkivigite je 2013-07-03 per la retarkivo Wayback Machine (angla)