Dezső Jenei

Dezső JENEI rumania hungara inĝeniero pri mekaniko, tradukisto, vortaristo. Li naskiĝis en Naszód la 7-an de novembro 1919 kaj mortis en Kluĵo la 6-an de oktobro 2004.

Dezső Jenei
Persona informo
Naskiĝo7-an de novembro 1919 (1919-11-07)
en Năsăud
Morto6-an de oktobro 2004 (2004-10-06) (84-jaraĝa)
en Kluĵo
Okupo
Okupomaŝinkonstrua inĝeniero
vdr

Kariero

Dezső Jenei akiris diplomon Universitato József Nádor de Budapeŝto (1942). De 1945 li instruis, poste li estis ĉefinĝeniero de Maŝinfabriko Tehnofrig de Kluĵo (1949–73).

Verkoj

  • Útmutatások az elektrotechnikai laboratórium mérési gyakorlataihoz (altlerneja prelgaro, kun Kálmán Füstös, Kolozsvár, 1949);
  • Román–magyar műszaki szótár (kun András Biró kaj Vilmos Rohonyi , Kriterion Kézikönyvek 1979);
  • Magyar–román műszaki szótár I–II (kun András Biró kaj Vilmos Rohonyi. Kriterion Kézikönyvek 1981);
  • Magyar–román műszaki szótár, kune kun Attila Pálfalvi kaj Gábor Tuzson.

Fonto