Don Juan Manuel

kastilia politikisto kaj verkisto

Don Juan Manuel (Escalona, 5-a de majo de 1282Kordovo,[1] 13-a de junio de 1348) estis, nobelo, politikisto kaj verkisto en hispana lingvo. Li estis unu el la ĉefaj reprezentantoj de la prozo mezepoka de fikcio, ĉefe pro sia plej fama verko nome El conde Lucanor (La grafo Lukanoro), aro de rakontoj moraligaj (ekzemploj) kiuj interplektiĝas kun diversaj manieroj de mezepoka klera literaturo en Hispanio.

Don Juan Manuel
Persona informo
NaskonomoJuan Manuel
Naskiĝo5-an de majo 1282 (1282-05-05)
en castillo-palacio de Escalona
Morto30-an de novembro 1399 (1399-11-30) (117-jaraĝa)
en Kordovo
TomboChurch and Convent of San Pablo, Peñafiel
Lingvojhispana
ŜtatanecoReĝlando de Kastilio
Familio
PatroManuel, Senhor de Villena
PatrinoBeatrice of Savoy, Lady of Villena
Frat(in)oAlfonso Manuel
Edz(in)oIsabella of Majorca • Konstanciino de Aragono • Blanca de La Cerda y Lara
InfanojConstanza Manuel • Johanino Manuelo • Fernando Manuel de Villena • Sancho Manuel de Villena • Enrique Manuel de Villena
Okupo
Okupoverkistopolitikisto
vdr

Li estis samtempe senjoro de la duklando kaj princlando de Villena, de Escalona, Peñafiel, Cuéllar, Elche, Cartagena, Lorca, Castillo de Garcimuñoz, Alcocer, Salmerón, Valdeolivas kaj Almenara. Li estis nepo de la reĝo Ferdinando la 3-a.

Li estis krome Mayordomo (ĉefa servisto) de la reĝoj Fernando la 4-a kaj Alfonso la 11-a, kaj Adelantado de la landlimo kun Al Andalus kaj de la Regno de Murcio.

Dum la lasta epoko de la infanaĝo de sia nevo, Alfonso la 11-a, li estis tutoro de la estonta reĝo kun la infantoj Felipe kaj Juan. Li estas entombigita en la Monaĥejo de Sankta Paŭlo de Peñafiel.

Biografio

Familia vivo

Literaturo

De don Juan Manuel konserviĝis ok verkoj, kaj oni scias ke perdiĝis pliaj kvin. La konservitaj verkoj estas la jenaj:

  • Crónica abreviada (antaŭa al 1325).
  • Libro de la caça (inter 1325 kaj 1326).
  • Libro del cavallero et del escudero (inter 1326 kaj 1328).
  • Libro de los estados (1330).
  • Libro del conde Lucanor (1335).
  • Tractado de la Asunción de la Virgen María (malantaŭa al 1335).
  • Libro de las armas (malantaŭa al 1337).
  • Libro de castigos et de consejos (Libro infinidoLibro enfenido; inter 1336 kaj 1337).

Bibliografio

  • Ayerbe-Chaux, Reinaldo. El Conde Lucanor: Materia tradicional y originalidad creadora. Madrid: J. Porrúa Turanzas, 1975.
  • Biglieri, Aníbal A. Hacia una poética del relato didáctico: Ocho estudios sobre El conde Lucanor. Chapel Hill: UNC Dept. of Romance Languages, 1989.
  • Flory, David. El Conde Lucanor: Don Juan Manuel en su contexto histórico. Madrid: Pliegos, 1995.
  • Giménez Soler, Andrés. Don Juan Manuel. Biografía y estudio crítico. Zaragoza: F. Martínez, 1932.
  • Hammer, Michael Floyd. "Framing the Reader: Exemplarity and Ethics in the Manuscripts of the 'Conde Lucanor'." Ph.D. University of California at Los Angeles, 2004.
  • González Muñoz, José María. Señorío de Villena. La muy noble villa del Castillo de Garcimuñoz y su monasterio de San Agustín. Madrid, 1998. ISBN 84-605-7284-6

Notoj