Dongoj

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Dongo.

La dongoj[1][2]dungoj[3] estas unu el la 55 agnoskataj minoritatoj en Ĉinio, kun ĉirkaŭ 2,9 milionoj da homoj. Ili estas konataj pro siaj kovritaj „vento-kaj-pluvo-pontoj“ kaj la artaj, plurvoĉaj kantoj. Ilia gepatra lingvo estas la samnoma donga lingvo.

Dongoj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
Religio
animismo
vdr
Dongo-anoj en festaj vestoj (distrikto Liping)
Tipa donga ponto en Ĉengjango, Gŭangŝio
Ponto de Ĉengjango, Gŭangŝio

Historio

La popolo de la dongoj migris en ĉirkaŭ 1000 a.K. el la hodiaŭa Tajlando al nuna teritorio de Ĉinio. Pro ekspansio de la han-ĉinoj, ili estis premitaj pli suden. Hodiaŭ ili vivas ĉefe en Gŭangŝjio kaj Gŭiĝoŭo.

En Esperanto

La revuo "Kuriero" de Unesko dediĉis sian numeron n-ro 1 de januaro-marto 2019 al la temo de indiĝenaj lingvoj okaze de la proklamo de 2019 kiel Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj.[4] Tiukadre la artikolo Pri rizo, fiŝoj, anasoj kaj homoj, de Dai Rong kaj Xue Dayuan, temas pri la ekologiismaj konceptoj inter Dongoj, nome pri la akcepto de la sistemo rizo-fiŝo-anaso, kiu konsistas en la produktado de la tri produktoj interplektita.[5]

Referencoj