Duklando Burgonjo

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Burgonjo (apartigilo)

Duklando BurgonjoBurgundio estis feŭdo inter la 9-a kaj 15-a jc kun ĉefurbo Dijon.

Duklando Burgonjo
Plena origina nomo:
Duché de Bourgogne
 Reĝlando Francio8801477Reĝlando Francio 

vasala ŝtato • duklandohistoria regiono • historia lando
Geografio
Francio en 1477
Francio en 1477
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Reĝlando FrancioReĝlando Francio
Postsekvaj ŝtatoj:
Reĝlando FrancioReĝlando Francio
Elstaraj historiaj eventoj
880Kreo
1337-1453Centjara milito
1430Ordeno de la Ora Ŝaffelo
1474-1477Milito de Burgonjo
5-an de januaro 1477Batalo de Nancy
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Ekde 1006, la duklando estis apanaĝo regata sinsekve de du reĝaj dinastioj : rektaj kapetidoj kaj Valois.

Sekve de geedziĝo de Filipo la Maltima kun Margareta de Flandrio, la Valois-Burgonjo tiom kreskigis siajn posedaĵojn en Nederlando inter 1363 kaj 1477, ke ili pripensis konsistigi sendependan ŝtaton. Tamen, tiu rapida kresko kondukis al konsistigo de koalicio gvidata de svisa konfederacio kaj de duko de Loreno, kiu suferigis vicon da malvenkoj al la lasta duko Karlo la Maltima, kiu fine mortis piede de la muroj de Nancy.

Burgonjo fariĝis tiam registarlando kaj generalitato de la reĝlando Francio.Ĝia teritorio respondas precipe al :

La provinco estis pligrandigita per Bresse kaj Bugey kiam Savojo cedis al Henriko la Kvara siajn posedaĵojn sur la dekstra bordo de riverego Rodano.Per la posedaĵoj de dukoj de Burgonjo en Nederlando, Karlo la Kvina, pranepo de Karlo la Maltima, konsistigis distingan politikan enton.

La unuaj dukaj dinastioj

Divido de malnova Burgonjo inter Francio kaj Ĝermanio

Duklando Burgonjo estas unu el la heredintoj de malnova merovida Burgonjo, kiu restaras okaze de la multaj karolidaj dividoj. Laŭ militoj aperas kaj kunekzistas reĝlando Burgonjo, duklando kaj graflando Burgonjo.

En 841, troviĝas la titolo dux Burgundiae potentissimus portata de grafo Guérin : tio estas milita komandejo.La dividoj de 843 per Verdun, 855 per Prüm, 870 per Meerssen estas daŭra origino de la partigo de teritorioj en Okcidenta Burgonjo (duklando) kaj Orienta (graflando): okcidento de riveroj Saône kaj Rodano iris al Karlo la Kalva, oriento al Lotaro la Unua[1].

La kreo de la duklando : la bosonidoj (898-952)

En 879, Boson grafo de Vienne kaj Autun fariĝis reĝo. Liaj posedaĵoj kovras grandan parton de malnova Burgonjo. Sed la reĝo Karlomano la Dua, subtenata eĉ de la frato de Boson, Rikardo kromnomata la Juĝrajta, reduktis lian reĝlandon al Provenco. Tio estas la unua dinastio de la dukoj de Burgonjo, la bosonidoj (898-952).

La duklando robertida (956-1002) poste kapetida (1006-1361)

Robertidoj disputis pri duklando Burgonjo kontraŭ la familio de la reĝo Raulo ekde 936.

La duklandoj de Valois (1361-1477)

Dukoj valois de Burgonjo

En 1361 duko Filipo (Rouvres) mortis sen heredanto, la franca reĝo Johano la Dua la Bona reprenis la duklandon kaj donis ĝin en 1363 al sia filo Filipo la Maltima kiel apanaĝon. Tiu lasta, dank'al diplomatiaj agoj de lia frato la reĝo Karlo la Kvina, ricevas la graflandon de Flandrio per sia edziĝo al Margareta la Tria de Flandrio.

Kresko en Nederlando

La burgundia ŝtato sub Karlo la Maltima

Rilatoj kun francaj reĝoj

Filipo la Maltima (1342-1404)

Partopreno en regado de la reĝlando

Johano la Sentima (1371-1419)
Filipo la Bona (1396-1467)
Francio en 1435. Malhele ruĝa estas duklando Burgonjo.

Post la morto de sia frato Karlo la Kvina en 1380, Filipo la Maltima fariĝis regento kaj kuratoro de la reĝo atendante la plenaĝecon Karlo la Sesa (en 1388).

Tento pri suvereneco

Maria (Burgonjo) (1457-1482)
Karlo la Maltima (1433-1477)

Filipo la Bona akceptigis de Karlo la Sepa ne plu omaĝi al la reĝo, privilegio konsentita nur al li.Tamen la duko fidelis al politiko de proksimeco al la francaj reĝoj. Li eĉ akceptis la estontan Ludoviko la Dekunua en kontraŭstaro al sia patro.

Karlo la Maltima, male, ne hezitis defii Ludovikon la Dekunuan en batalo de Montlhéry (1465) kaj sieĝante antaŭ Parizo.

Aneksaĵoj

La regantoj

Bibliografio

  • france Jean Richard. (1978) Histoire de la Bourgogne. Éditions Privat. HB. ISBN 2-7089-1680-7.
  • france Bertrand Schnerb. (2005) L'État bourguignon. Perrin, p. 469. L'État bourguignon. ISBN 978-2-262-02360-7.
  • france Sub estrado de Danielle Régnier-Bohler, Splendeurs de la Cour de Bourgogne, récits et chroniques, eldonejo "Robert Laffont", parizo, 1995, ISBN : 2-221-06825-4.

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

Portalo pri Burgonjo
Portalo pri Burgonjo
Portalo pri historio
Portalo pri politiko
Portalo pri milita historio