Eŭdoksio de Antioĥio

Eŭdoksio de Antioĥio (m. 370) estis arkiepiskopo de Konstantinopolo de la 27-a de januaro 360 ĝis sia morto, en 370, kaj antaŭe estis episkopo de Germanicia en Kommagene (hodiaŭ Kahramanmaraş, Turkio) kaj Antioĥio, inter 350 kaj 357 aŭ inter 358 kaj 359, depende de la fonto.[1][2] Li estis unu de la plej influaj arianaj pastroj.

Eŭdoksio de Antioĥio
Persona informo
Naskiĝoĉ. 300
en Arabissus
Morto370
en Konstantinopolo
ReligioOrienta Kristanismo vd
Lingvojantikva greka vd
ŜtatanecoRoma regno vd
Profesio
Okupopastro vd
episkopo de Germanicia
Dum350–357 aŭ 358–359
episkopo de Antioĥio
Dum350358
ĉefepiskopo de Konstantinopolo
Dum360370
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Eŭstacio estis episkopo de Antioĥio inter 324 kaj 331 kaj konsideris la doktrinon de Eŭdoksio fragila kaj, pro tio, li malakceptis ordini lin. Spite ĉion tion, kiam Eŭstacio estis elpostenigita, la arianoj - aŭ eŭzebianoj, sekvantoj de la idearo de Eŭzebio de Nikomedio - konsekris Eŭdoksion kiel episkopo de Kahramanmaraş, en la foraj teritorioj de Kilikio. Li konservis la postenon almenaŭ dum 17 jaroj, kio koincidis grandparte kun la ĉefa periodo de komplotoj kontraŭ Atanazio de Aleksandrio kaj de la regado de la filoj de Konstanteno la Granda.

Eŭdoksio ludis gravan rolon en la organizoj, disvolvigoj kaj predikoj rilataj al la koncilioj de Antioĥio (311), Sardiko kaj Filipopolo (343-347), Sirmio, Seleŭkeja (359).

Notoj