E pluribus unum

El multaj, unu (latine E pluribus unum; /iː ˈplɜːrɪbəs ˈuːnəm/) aŭ foje tradukita Unu el multaj, estas usona nacia moto kiu aperas sur la Granda Sigelo de Usono [1]. Origine, ĝi signifis, ke unu Federacio estis kreita el multaj landoj, kaj nuntempe ili aldonas la interpreton, ke el malsamaj popoloj, rasoj, religioj kaj originoj, estis kreita unu popolo aŭ unu nacio. Tiu interpreto atribuas al la usona nacio kvalitojn de fandopoto. La moto neniam ricevis oficialan statuson en la leĝaro, kaj ĝi estis konsiderita neoficiala moto de Usono ĝis 1956, kiam leĝo estis realigita deklarante ke In God we trust (En Dio ni fidas) estas la nacia moto [2].

E pluribus unum inkluzivita en la Granda Sigelo de Usono, estanta unu el la devizoj de la nacio je la tempo de la kreo de la sigelo

"Unu el multaj" estis proponita en 1776 fare de Pierre Eugene du Simitiere al la komisiono komisiita kun la evoluo de la Granda Sigelo, por aludi la unuiĝon de la dek tri kolonioj kiu naskis Usonon la saman jaron [3]. Samtempe, dum la Milito de Sendependeco, la frazo aperis sur la kovrilpaĝo de populara revuo, The Gentleman's Magazine, kiu kolektis artikolojn el diversaj fontoj en unu revuon [4][5]. La frazo ankaŭ estas simila al la latina traduko de la deka fragmento de Heraklito : "La Unu estas farita el ĉio, kaj ĉio estas kreita el la Unu", same kiel la frazo uzita fare de Aŭgusteno en sia libro, Konfesoj. Ekde 1782, la frazo aperas sur la aversa flanko de la Granda Sigelo, same kiel sur la Sigelo de la Prezidanto de Usono, la Sigelo de la Usona Senato, kaj similaj blazonoj, kaj ankaŭ sur ĉiuj oficialaj dokumentoj kaj sur ĉiuj moneroj de Usono [6].

La unuaj moneroj sur kiuj la frazo estis uzata estis monfaritaj en 1786 en Nov-Ĵerzejo. Dum tiu periodo, la moneroj estis eldonitaj en ĉiu ŝtato aparte, kaj moneroj kun tiu surskribo estis monfaritaj ankaŭ en Masaĉuseco [7]. En 1795, ĝi aperis unuafoje sur usona duonagla monero (de 5$ USD), kiu prezentis la karakterizaĵojn de la granda sigelo. Nuntempe la frazo aperas sur la plej multaj usonaj moneroj kaj monbiletoj

Referencoj

Eksteraj ligiloj