Eduardo la 8-a (Britio)

reĝo de Britio en 1936

Edward Albert Christian George Andrew Patrick David WINDSOR estis naskita kun la familia nomo Wettin la 23-an de junio 1894 en White Lodge; li mortis la 28-an de majo 1972 en Parizo (Francio). En la jaro 1936 li estis dum dek monatoj Eduardo la 8-a, reĝo de Britio.

Eduardo la 8-a
Reĝo de Britio
Imperiestro de Hindio
Persona informo
Edward VIII
NaskonomoHis Highness Prince Edward of York
Naskiĝo23-an de junio 1894 (1894-06-23)
en White Lodge
Morto28-an de majo 1972 (1972-05-28) (77-jaraĝa)
en Parizo
Mortis pronaturaj kialoj vd
Mortis perlaringa kancero vd
TomboRoyal Burial Ground vd
ReligioEklezio de Anglio vd
EtnoBritoj vd
Lingvojangla vd
ŜtatanecoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma materKolegio Magdaleno • Britannia Royal Naval College • Royal Naval College, Osborne vd
Subskribo Eduardo la 8-a (Britio)
Familio
DinastioDinastio Windsor vd
PatroGeorgo la 5-a de Britio vd
PatrinoMaria von Teck vd
GefratojGeorgo la 6-a • Princess Mary, Princess Royal of the United Kingdom • Prince Henry, Duke of Gloucester • Prince George, Duke of Kent • Johano de Britio vd
Edz(in)oWallis Simpson vd
AmkunuloMarguerite Alibert • Freda Dudley Ward • Thelma Furness, Viscountess Furness vd
Profesio
Okupomilitistomonarko • aristokrato vd
princo de Kimrio
Dum19101936
AntaŭuloGeorgo la 5-a, lia patro
Sekvantoneniu, poste ekde 1958 Karlo la 3-a, lia pranevo
Reĝo de Britio
Dum1936
AntaŭuloGeorgo la 5-a
SekvantoGeorgo la 6-a
Imperiestro de Hindio
Dum1936
AntaŭuloGeorgo la 5-a
SekvantoGeorgo la 6-a
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Eduardo la 8-a (Britio)
Eduardo la 8-a (Britio)

Eduardo estis filo de reĝo Georgo la 5-a kaj de ties edzino Maria von Teck. Kiam lia patro reĝiĝis en 1910, Eduardo post tio iĝis Princo de Kimrujo kaj heredonto de la trono.

Eduardo iĝis reĝo post la morto de sia patro (20-a de januaro 1936). Lia intenco edzinigi Wallis Warfield (konata kiel Wallis Simpson) kaŭzis skandalon en Britio; s-ino Warfield estis usonano, nenobelo kaj eksedzino; tial estis neakcepteble, ke ŝi estu edzino de britia reĝo, kiu estis ankaŭ estro de la Eklezio de Anglio, kiu tiam malakceptis eksedziĝon. La brita registaro sub ĉefministro Stanley Baldwin minacis demisii pro la geedziĝo.

Pro la preskaŭ unuanima publika rezisto (nur la irlanda ĉefministro Eamon de Valera subtenis la reĝon) Eduardo abdikis la 11-an de decembro 1936. La 3-an de junio 1937 okazis la geedziĝo, en Francio; neniu alia ano de la reĝa familio ĉeestis. Lia posteulo kiel reĝo estis lia frato Georgo, kiu eĉ povis transpreni la jam preparitan, sed ankoraŭ ne okazintan kronadan ceremonion.

Eduardo ricevis post sia abdiko la titolon Duko de Windsor, sed estis fakte ekzilita kaj pasigis la reston de sia vivo en Francio kaj Usono.

Kiel kompenson de sia perdita posedaĵo li ricevis almenaŭ la valoron de kasteloj Balmoral kaj Sandringham, en Britio tradicie konsiderataj kiel privata posedaĵo de la reĝ(in)o. La amplekso de la kompensoj estas nekonata. Estas sciate, ke la juveloj de lia edzino estis post ŝia morto venditaj por 160.000.000 dolaroj.

Malgraŭ la ekzilo oni koncedis al li kaj lia edzino (kiu mortis en 1986) entombigon en la reĝa tombejo de Frogmore ĉe Windsor.