Egon Krenz

ŝtatestro de GDR

Egon KRENZ (naskiĝinta en la 19-a de marto 1937 en Kolberg, ekde 1945 Kołobrzeg) estas retiriĝinta komunisma politikisto germana kaj de oktobro ĝis decembro 1989 eĉ Ŝtatkonsiliestro de Germana Demokratia Respubliko (GDR).

Egon Krenz
Persona informo
Egon Rudi Ernst Krenz
Naskiĝo19-an de marto 1937 (1937-03-19) (87-jaraĝa)
en Kolberg, Germana Regno
ReligioAteisto
Lingvojgermanarusa vd
LoĝlokoDierhagen vd
ŜtatanecoGermanioGermana Demokratia Respubliko vd
Alma materpartia altlernejo de la Komunista Partio de Sovetunio • Institut für Lehrerbildung • politeknika mezlernejo vd
PartioSocialista Unueca Partio de Germanio (1961–1989)
Sendependa (1989-nuna)
Subskribo Egon Krenz
Familio
Edz(in)oErika Krenz vd
InfanojThorsten Krenz
Carsten Krenz
Profesio
Okupopolitikisto vd
Ĝenerala sekretario de la Socialisma Unueca Partio de Germanio
Dum18-a de oktobro 19893-a de decembro 1989
AntaŭuloErich Honecker
Sekvantoaboliciita
Prezidanto de la Ŝtata Konsilantaro
Dum18-a de oktobro 19896-a de decembro 1989
AntaŭuloErich Honecker
SekvantoManfred Gerlach
Prezidanto de la Nacia Defendo-Konsilio
Dum18-a de oktobro 19896-a de decembro 1989
AntaŭuloErich Honecker
Sekvantoaboliciita
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo

Egon parolante ĉe Volkskammer

Post la lernejfrekventado li iris al Instituto porinstruista, soldatis en la armeo de GDR (Nationale Volksarmee) kaj studis ĉe partialtlernejo en Moskvo sociajn sciencojn. Jam en 1953 Krenz membriĝis al Freie Deutsche Jugend (FDJ) kaj en 1955 al Socialisma Unuecpartio de Germanio (SED). De 1961-64 kaj denove de 1967-74 Krenz estis sekretario de la Centra konsilio de FDJ kaj de 1974-83 unua sekretario de FDJ. Inter 1964 kaj 1967 li studis Moskve ĉe la Lenina partialtlernejo de KPSU. Ekde 1971 li estis deputito de la parlamento Volkskammer, ekde 1973 ano de la Centra komitato kaj ekde 1983 de la Politburoo de SED.

Kiel vicŝtatkonsiliestro (ekde 1974) Krenz taksitis de multaj ebla posteulo de Erich Honecker. Kiam antaŭ la Turniĝo la nombro de la okcidenten rifuĝintoj abundegis kaj la manifestacioj en la malfrua somero kaj en la aŭtuno de 1989 pli kaj pli multis, la GDR-ĉefpolitikistoj demisiigis Honecker. Krenz tamen devis, paŝon post paŝo, mem retirigi de ĉiuj oficoj; en januaro 1990 la posteula partio de SED, Partei des Demokratischen Sozialismus, eksmembrigis lin.

Procesoj

Egon Krenz
Egon Krenz en 2007
Naskiĝo19-a de marto 1937
Kolberg, Germana Regno
KaŭzoMortigo
StatoLiberigita ekde 2006, kondamno plenumis plene.
vdr

En 1995 Krenz kaj aliaj gvidintaj politburouloj akuzitis pro la mortpafordonoj por uloj provantaj fuĝi trans la interngermana landlimo. Post proceduro de 18 monatoj kondamno al 6 jaroj kaj 6 monatoj sekvis. La du aliaj kunakuzitoj, la iama eostberlina SED-distriktestro Günter Schabowski kaj la SED-ekonomifakulo Günther Kleiber ricevis punon de po 3 jaroj. La kondamno konfirmitis post kasacia plendo: ĝin akceptis Kleiber kaj Schabowski, dume Krenz ne. En decembro Krenz post 4 jaroj liberigitis kaj la resto de la puno interhaltigitis je probacio.

Eksteraj ligiloj

Biografia leksikono de GDR-uloj