Elisikoj

La Elisikoj (Ἐλισύκοι -ων greke, Elesyces latine) estas antikva eta popolo en la regiono de Narbonne, kiu fontus el kuniĝo de popoloj iberaj kun antaŭa loĝantaro kiu povus esti ligura. La opidumoj de Ensérune, Pech Maho (Sigean), Bassanel (Olonzac), Mailhac, la Moulinasse (Salles-d'Aude), le Moulin (Peyriac-de-Mer), Cessero (Saint-Thibéry), la Monédière (Bessan) kaj de Montlaurès povus esti elisikaj fortikaĵoj. Ilia teritorio etendiĝis proksimume en la malsupraj valoj de Attagus (aŭ Atax, Aude), Heledus (aŭ Ledus, Lez) kaj Orobus (aŭ Orbis, Orb), en la nunaj francaj departementoj Aude kaj Hérault.

Elisikoj
Flago
historia etno
Iberoj
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La Elisikoj ŝajne estis en kontakto kun komercantaj popoloj en Mediteraneo (Fenicoj,Punikoj, Helenoj) kiujn ili provizis per produktoj de la agrokulturo kaj ercoj venantaj el sia teritorio aŭ el pli foraj regionoj kaj kiujn oni transportis ĝis iliaj komercaj lokoj (Pech Maho).

Ĉi tiu popolo estas menciita nur trifoje en la Antikveco. La plej malnova mencio estas tiu de Hekateo el Mileto kiu inter la fino de la 6-a jarcento a.K. kaj la komenco de la 5-a jarcento a.K. en sia Periegezo (malaperinta verko kies kelkaj eroj estis kompilitaj en la Etnaj de Stefano de Bizanco) konsideras la Elisikojn ligura popolo.[1]. Ankaŭ Herodoto informas ke gaŭlaj soldatoj (Elisikoj) helpis en la kartaga armeo en 480 a.K. dum la sieĝo de Himero (Sicilio)[2].

En Ora maritima, periplo [3] de Festus Avienus, latina aŭtoro vivinta multe pli poste (en la 6-a jarcento p.K. postskribante laŭ la Periegezo de Hekateo el Mileto :« Iam antaŭ longe, la elisika popolo loĝis en tiu loko kaj la urbo Naro [4] estis la grandega ĉefurbo de ilia milita potenco. Tie la rivero Attagus [5] enfluas en la maron. Apude troviĝas la marĉo Helike[6]. Deirante de tie oni trovis Besara (Béziers) laŭ malnovaj raportitaj onidiroj. Nun la riveroj Heledus (Lez) kaj Orobus (Orb) trafluas kampojn kaj ruinamasojn, spurojn de pasinta prospereco »[7]

La regiono iam loĝita de la Elisikoj estis ekloĝata de Volkoj, kelta popolo kiu ekaperis en la 3-a jarcento a.K..

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj