Ellen Auerbach

Ellen AUERBACH [elen AŬerbaĥ], origine: Ellen ROSENBERG (naskiĝis la 20-an de majo, 1906, mortis la 30-an de julio, 2004) estis fotistino.

Ellen Auerbach
Persona informo
Naskiĝo20-an de majo 1906 (1906-05-20)
en Karlsruhe
Morto30-an de julio 2004 (2004-07-30) (98-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvojgermana
ŜtatanecoGermanioUsono
Alma materŜtata Akademio de Belartoj en Stutgarto
Okupo
Okupofotisto
vdr

Ellen Auerbach naskiĝis en Karlsruhe, Germanio, kiel filino de juda familio. La gepatroj vokis ŝin per la karesnomo Pit. En la aĝo de 18 jaroj ŝi ekstudis skulptarton en sia naskiĝurbo, en 1928 ŝi daŭrigis la studadon en Stutgarto. Per fotilo, donacita de sia onklo, ŝi faris unuajn eksperimentojn, kaj ŝi decidis daŭrigi la fotadon.

En la jaro 1929 ŝi transloĝiĝis al Berlino, kie ŝi fariĝis fotistino. Ŝi ekkonis Grete Stern kaj fondis kun ŝi la foto-entreprenon ringl + pit – laŭ la karesnomoj de ambaŭ virinoj. Dekomence ili koncentriĝis al la fotado de varbaĵoj kaj portretoj.

En 1933 ringl + pit per varbofoto gajnis la unuan premion en la Exposition Internationale de la Photographie et du Cinema en Bruselo. Samjare la du fotistinoj dumtempe disiĝis. Ellen kun sia estonta edzo Walter AUERBACH fuĝis de la nazioj al Palestino. En Tel Aviv ŝi fondis la foto-entreprenon Ishon, kiu koncentriĝis al fotoj de beboj.

En 1936 ŝi vojaĝis al Londono, kie Grete Stern intertempe ekloĝis. Sen grandaj esperoj pri profesia sukceso en Anglio, ŝi edziniĝis kaj elmigris kun sia edzo al Usono. Grete Stern elmigris al Argentino.

La geedzoj vivis unue en Philadelphia kaj poste en Novjorko, kie Ellen Auerbach eklaboris interalie por la magazino Time Magazine. Ŝi tie faris la plej esprimoplenajn fotojn, montrantajn miksaĵon el pompo kaj mizero. Unu foto montras kadritan desegnaĵon pri la Novjorka Statuo de Libereco, kiu meze inter aliaj brokantaĵoj estis vendata surstrate. Ŝi bone sukcesis esprimi per ĝi la grandajn esperojn kaj la grandajn seniluziiĝojn de la enmigrintoj.

En la jaro 1945 Ellen Auerbach disiĝis de sia edzo. Dum la sekvaj jaroj ŝi fote kaj filme dokumentis la kondutojn de infanoj. Ekde 1953 ŝi instruis en diversaj altlernejoj pri arto.

En 1956 ŝi finis sian fotistan karieron, por dediĉi sin al la pedagogio kaj psikologio. De 1965 ĝis 1984 ŝi edukis kaj terapiis malfacile lernantajn infanojn en la Novjorka Institute for Learning and Research.

Dum sia tuta vivo ŝi sentis sin senhejma, sennacia. Citaĵo: „Mi ne sentas min kiel eŭropanino aŭ amerikanino, sed kiel tute neperfekta mondanino.“

Ellen Auerbach mortis en Novjorko.