Emil Károly Horn

hungara bankisto

Emil Károly Horn [kAroj], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Horn Emil Károly estis hungara-franca bankisto, tradukisto, inventisto. Lia patro estis Ede Horn.

Emil Károly Horn
Persona informo
Naskiĝo31-an de januaro 1858 (1858-01-31)
en Parizo
Morto4-an de junio 1937 (1937-06-04) (79-jaraĝa)
en Parizo
Lingvojfrancahungara
ŜtatanecoHungario
Familio
PatroEde Horn
Okupo
OkupoLiteratura tradukisto • bankisto • inventisto
vdr

Emil Károly Horn[1] naskiĝis la  31-an de januaro 1858(nun 1858-01-31) en Parizo, li mortis la 4-an de julio 1937 en Parizo.

Biografio

Emil Károly Horn lernis parte en sia naskiĝurbo, parte en Hungarlando, ĉar la familio translokiĝis al Hungario en 1869. Tamen dum Francia-Prusia Milito kaj Pariza Komunumo (1871) ili vivis en Parizo, sed poste denove en Hungario, fine ekde 1875 en Parizo. Pli frue en 1874 li ricevis patenton pri segilmaŝino. Li eklaboris en banko en 1877, en 1885 li estis jam kunposedanto, dum ankaŭ en Francio li havis inventojn, krome li tradukis kaj ĵurnaladis. La Hungara Scienca Akademio akceptis lin ekstera membro en 1914. Li ricevis Honoran legion en 1906.

Elektitaj kontribuoj

  • Kálmán Mikszáth: Scénes Hongroises (traduko, origine: Jó palócok, 1890)
  • Ede Horn: La grande nation 1870–1871 (traduko, 1891)
  • Mór Jókai: Préface de Gaston Boissier (traduko, origine: Sárga rózsa, 1895)
  • Ste Elisabeth de Hongrie (1902, 24-a eldono en 1932)
  • Influence sociale de Ste Elisabeth de Hongrie (1911)
  • Une descendente de Renaud de Chatillon (1921)
  • Le relévement économique de la Hongrie (1927)

Fontoj

Referencoj