Emile Gasse
franca esperantisto
Emile GASSE [gas], ankaŭ nomata Emilio Gasse, (naskiĝis la 26-an de oktobro 1881 en Parizo - mortis la 29-an de aprilo 1974 en Hyères, Francio) estis la unua esperantisto en sia regiono (Normandio).
Emile Gasse | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de oktobro 1881 |
Morto | 29-an de aprilo 1974 (92-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Esperanto | |
Esperantisto numero | 5379 |
Franco, asekur-agento, kunfondis la Popolan Universitaton en Havro.
Esperantistiĝis en marto 1900 (la unua en Normandio), partoprenis interalie ankaŭ la 1-an Universalan Kongreson en Bulonjo-ĉe-Maro, gvidis centojn da kursoj, inter kiuj ankaŭ oficialan (devigan) ĉe la Komerca Supera Lernejo en Parizo. Ĝis sia morto funkciis kiel fakdelegito de UEA. EdE-G
Verkoj
- Kurso tutmonda de la lingvo internacia Esperanto laŭ la metodo natura (1905)
- Monoteismo kaj pozitiva moralo
- Raciaj derivo kaj verbuzo: necesega aldonaĵo al ĉiuj nunaj vortaroj kaj lernolibroj
Tradukoj
- Balzac, Honoré de: Eŭgenino Grandet (1909)
- Renan, Ernest: Vivo de Jesuo (1907)
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i Casamajó14-a de junio17-a de septembro25-a de majo28-a de marto18-a de junioMarie-AntoinetteSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojEsperantoPortalo:KomunumoHelpo:EnhavoVikipedio:KontaktojVikipedioDigesta sistemoVikipedio:AktualaĵojMichael JacksonDua MondmilitoVikipedio:Bonvenon al VikipedioVikipedio:MalgarantioMichael BeckerDigestadoVikipedio:DiskutejoKrystyna Łuczak-SurówkaHelpo:Alŝuti dosieron11-a de junioWilhelm HegelerDobra (Satu Mare)Juan Antonio VillacañasȘugagVikipedio:AdministrantojBirdumoŜablono:RomSerĉilo-optimumigoKategorio:Vilaĝoj de RumanioFelix EpsteinUzanto:DominikPornhub