En tiu mondo (filmo)

In this World - angle, en Esperanto "En tiu mondo" - estas anglia kineja filmo el la jaro 2002. Ĝin realigis la reĝisoro Michael Winterbottom. Temas - tre resume - pri du junaj afganaj kuzoj, kiuj en pakistana fuĝintejo decidas ekvoji al la celo Londono; ilia vojo al okcidenta Eŭropo montriĝas plurmonata odiseado.

En tiu mondo
filmo
Originala titoloIn this World
Produktadlando Anglio
Originala lingvopaŝtoa, persa, angla
Kina aperdato2002
Daŭro86 minutoj
KameraadoMarcel Zyskind
Reĝisoro(j)Michael Winterbottom
Produktisto(j)Andrew Eaton
ScenaroTony Grisoni
Loko de rakontoItalioAfganioIranoPeŝavaroSilka VojoTurkioSangatteTeheranoIstanbulo • Shamshato Refugee Camp
Muziko deDario Marianelli
Produktinta firmaoRevolution Films
HonorigojOra Urso
IMDb
vdr

La filmo en la Berlina Internacia Film-Festivalo Berlinale en 2003 gajnis la kino-premion Ora Urso.

Kvankam la angla ja estas unu el pluraj filmaj lingvoj, la verko en 2004 ricevis la premion de la Brita Akademio de Filma kaj Televida Arto (British Academy of Film and Television Arts, BAFTA) en la kategorio de plej bona neanglalingva filmo.

Eksteraj ligiloj