Erich-Dieter Krause

germana esperantisto

Erich-Dieter KRAUSE (naskiĝis la 12-an de aprilo 1935 - mortis la 18-an de oktobro 2023) Prof. Dr. phil. habil., estis ekde la jaro 2000 germana emerita profesoro pri la indonezia lingvo ĉe la Orientazia Instituto de la universitato de Leipzig en Germanio kaj vortaristo kaj leksikografo pri la indonezia kaj Esperanto. Li estis membro de la Akademio de Esperanto kaj de la redakta komitato de la faka periodaĵo "Esperantologio / Esperanto Studies / EES".

Erich-Dieter Krause
Persona informo
Naskiĝo12-an de aprilo 1935 (1935-04-12)
Morto18-an de oktobro 2023 (2023-10-18) (88-jaraĝa)
LingvojEsperantogermana
ŜtatanecoGermanio
Okupo
Okupoesperantisto • universitata instruisto • esperantologo • filologo • vortaristo
vdr

Krause esperantistiĝis en 1947[1]. En 1988 li estis membro de la "Centra Estraro" de la Esperanto-Asocio de GDR (GDREA)[2].

Verkoj (elekto)

Esperanto-vortaroj

Vortaroj kaj lernolibroj de la indonezia

  • 1970 Deutsch-Indonesisches Gesprächsbuch. Leipzig 1970.
  • 1974 Fremde Einflüsse auf die Lexik der Bahasa Indonesia unter besonderer Berücksichtigung des englisch-amerikanischen Einflusses. Jena Diss. 1974
  • 1995 Wörterbuch Indonesisch-Deutsch. 4-a eldono Leipzig (kaj alie): Langenscheidt, Verlag Enzyklopädie, 1995 (ISBN 3-324-00470-5, 1-a eldono Leipzig 1985)
  • 2002 Großes Wörterbuch Deutsch-Indonesisch. Hamburg: Buske 2002
  • 2003 Gesprächsbuch Deutsch-Indonesisch. Hamburg: Buske 2003 (1-a eldono Leipzig 1983)
  • 2004 Lehrbuch der indonesischen Sprache. 6-a eldono Hamburg: Buske 2004 (1-a eldono Leipzig 1978)

k.m.a.

Eksteraj ligiloj

Notoj