Erkki Tuomioja

Finna politikisto

Erkki Sakari TUOMIOJA (naskiĝis la 1-an de julio 1946 en Helsinko) estas finna politikisto de la socialdemokratia partio de Finnlando, parlamentano en la jaroj 1970–1979 kaj ekde 1991. Li sciigis, ke li ne plu kandidatos por la parlamento en 2023[1]. En la jaroj 1999–2000 li estis ministro pri komerco kaj industrio. De 2000 ĝis 2007 kaj de 2011 ĝis 2015 li estis ministro pri eksteraj aferoj. Unuan fojon li fariĝis ministro pri eksteraj aferoj, kiam ĝis tiu ministro pri eksteraj aferoj, Tarja Halonen, fariĝis prezidanto. Li estas doktoro de sociaj sciencoj kaj docento de politika historio. Li verkis multajn librojn pri ekstera politiko kaj politika historio.

Erkki Tuomioja
finnlanda politikisto
Persona informo
Naskiĝo1-an de julio 1946 (1946-07-01) (77-jaraĝa)
en Helsinko
Religioateismo vd
Lingvojfinna vd
ŜtatanecoFinnlando vd
Alma materUniversitato de Helsinko • Helsingin Suomalainen Yhteiskoulu vd
PartioFinnlanda socialdemokratia partio vd
Familio
PatroSakari Tuomioja vd
PatrinoVappu Tuomioja vd
Profesio
Okupopolitikistodiplomatoĵurnalisto • blogisto • historiisto • politikologo vd
Laborkampopolitikopolitika sciencoekstera politiko vd
En TTTOficiala retejo vd
finnlanda ministro pri komerco kaj industrio
Dum1999–2000
finnlanda ministro pri eksteraj aferoj
Dum2000–2007
2-a periodo
Dum2011–2015
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

La patro de Erkki Tuomioja estis Sakari Tuomioja, politikisto kaj iama ĉefministro de Finnlando. Lia patrino estis Vappu Tuomioja, verkisto. La patro de lia patro, Walto Tuomioja, estis parlamentano ĉefredaktoro de Helsingin Sanomat.

Erkki Tuomioja komencis socian diskutadon en la 1960-aj jaroj en asocio de mezlernejanoj kaj en la studenta korporacio de Universitato de Helsinko. Liaj ĉefaj temoj rilatis al pedagogio kaj internaciaj rilatoj. Li estis unu el la plej elstaraj politikaj diskutantoj en Finnlando.

Tuomioja estas konsiderata ano de la maldekstra flanko de sia partio. Li defendas la socialan ŝtaton tipan al la Nordlandoj. Li estas membro de ATTAC.

Tuomioja estas ateisto[2]. Li volas, ke teologio estu forigita el universitatoj.

Referencoj