Ernest Reyer

Louis Étienne Ernest REYER (1-a de decembro 182315-a de januaro 1909) estis franca opera komponisto kaj muzikkritikisto.

Ernest Reyer
Persona informo
Ernest Reyer
NaskonomoLouis Étienne Ernest Rey
Naskiĝo1-an de decembro 1823 (1823-12-01)
en Marsejlo
Morto15-an de januaro 1909 (1909-01-15) (85-jaraĝa)
en Le Lavandou
Tombotombejo Sankt-Petro de Marsejlo vd
Lingvojfranca vd
ŜtatanecoFrancio vd
Alma materLycée Thiers • Conservatoire à rayonnement régional de Marseille vd
Subskribo Ernest Reyer
Familio
ParencojLouise Farrenc • Aristide Farrenc vd
Profesio
Okupokomponistomuzikkritikisto vd
Verkado
VerkojSigurd ❦
Salammbô vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo kaj kariero

El Marsejlo en 1839, kiam li estis 16 jaraĝa, li iris al Alĝerio por labori kiel funkciulo ĉe sia bofrato kaj tie li ekkarieris muzike, interalie per meso en katedralo. Reyer revenis al Parizo dum la okazaĵoj de 1848. Dum tiu periodo, li ekkonis eminentajn artistojn, kiel Gustave Flaubert kaj Théophile Gautier. Poste li revenis al sia plej ŝatata suda Francio. En 1850, li komponis simfonian odon titolitan Le Sélam por soloistoj kaj ĥoro kun vortumado de Gautier. Kvar jarojn poste, en 1854, li komponis muzikon por opero unuakta, nome Maître Wolfram ("Mastro Volframo"), kies libreto estis de Joseph Méry.

Poste li komponis baleton, Sacountalâ, kun historio denove de Gautier, pri intrigo el la verko de la barata Kālidāsa nome Sakuntalo. La baleto estis ludita 24 fojojn tra 1860. En 1861, Reyer komponis komedian operon en tri aktoj kaj ses scenoj, nome La statue ("La statuo"), kies intrigo estis inspirita de "Mil kaj unu noktoj" (konata ankaŭ kiel: "Arabaj noktoj") kun libreto de Michel Carré kaj Jules Barbier. Ĝi estis premierita en la Théâtre Lyrique en Parizo la 11an de Aprilo, 1861.[1] En malpli ol du jaroj, La statue estis ludita 60 fojojn, impresa kvanto por tiu epoko.

La verkaro de Reyer estis finfine amplekse agnoskita en 1862, kaj la komponisto el Marsejlo iĝis kavaliro de la Legio de Honoro. Samjare. li ke componis Érostrate, duakta opero, kiu estis prezentita en Aŭgusto 1862 en Baden-Baden, sub protekto de gravaj familioj en Eŭropo, kio havigis al li la distingon ricevi la Ruĝan Aglon el la manoj de la Reĝino de Prusio.

Kelkaj komponoj

  • Chœur des buveurs et chœurs des assiégés, ĉ. 1848.
  • Le sélam, 1850.
  • Maître Wolfram, 1-akta Opéra Comique, 1854.
  • Sacountalâ, baleto 1858.
  • Chant des paysans (el Les Volontaires de 1814 de V. Séjour), 1861.
  • La statue, 1861.
  • Erostrate, 1862.
  • L'hymne du Rhin, vortumado de Méry, 1865.
  • La Madeleine au désert, poemoj de Ed. Blau, 1874.
  • Marche tzigane.
  • Recueil de mélodies et de fragments d'opéras.
  • Sigurd, 1884.
  • Salammbô, 1890.
  • Tristesse, poemoj de Ed. Blau, 1884.
  • L'homme, poemoj de G. Boyer, 1892.
  • Trois sonnets, poemoj de C. du Locle.

Kelkaj verkoj

  • Notes de musiques, Charpentier, 1875.
  • Notice sur Félicien David, Académie des Beaux-Arts, 17a de Novembro 1877.
  • Berlioz, Revue des Revues, 1a de Januaro 1894.
  • Quarante ans de musique (1857–1899), postmorta publikaĵo kun prefaco kaj notoj de Henriot, Calmann-Lévy, 1910, in-8°.

Referencoj

Literaturo

  • C. E. Curinier, Dictionnaire national des contemporains, 1899
  • Henri de Curzon, « Ernest Reyer, sa vie et ses œuvres », Revue de musicologie, 1924.
  • Huebner, Steven. (2006) Ernest Reyer as Berliozian. Oxford University Press, US, p. 169–177. ISBN 978-0-19-518954-4.
  • Jullien, Adolphe. (1909) Ernest Reyer : biographie critique. Parizo: H. Laurens.
  • G. Kordes, Ernest Reyer : progressiste ou conservateur ? Son esthétique de l'opéra réalisée dans Sigurd : Figures d'époque (Ernest Reyer : progressist or conservative? His aesthetics of opera in Sigurd : Figures of the epoch), Bulletin de la société Th.-Gautier, No. 15, 1993.
  • Charles Monselet, La Lorgnette littéraire : dictionnaire des grands et des petits auteurs de mon temps, éd. Auguste Poulet-Malassis and Eugène de Broise, 1857, p. 188.