Ernst Mayr

Ernst MAYR (naskiĝis la 5-an de julio 1904 en Kempten, mortis la 3-an de februaro 2005 en Bedford) estis germana-usona evolua biologo, filozofo kaj sciencisto. Li estas rigardata kiel unu el la plej rimarkindaj evoluaj biologoj de la 20-a jarcento. Li ankaŭ estis renoma taksonomo, tropika esploristo, ornitologo, historiisto de scienco kaj naturalisto. Lia laboro kontribuis al la koncepta revolucio, kiu kondukis al la moderna sintezo de la teorio de evoluado kaj disvolviĝo de la biologia koncepto de specio.

Ernst Mayr
Persona informo
Ernst Mayr
Naskiĝo5-an de julio 1904 (1904-07-05)
en Kempten
Morto3-an de februaro 2005 (2005-02-03) (100-jaraĝa)
en Bedford
Religioateismo vd
Lingvojgermanaangla vd
ŜtatanecoUsonoGermanio vd
Alma materUniversitato Greifswald vd
Profesio
Okupokuratoro • biologozoologo • ornitologo • filozofoverkisto • universitata instruisto • evolutionary biologist • muzeologo vd
Laborkamposistematikoevolua biologioornitologio • curating • natural history collection vd
Doktoreca konsilistoCarl Zimmer vd
Filozofo
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Mayr studis medicinon ĉe la Universitato de Greifswald, sed poste ŝanĝis sian intereson al sistematika biologio kaj gajnis doktorecon ĉe la Humboldt-Universitato en Berlino, kiel ornitologo.

Dum la 1930-aj jaroj, Mayr estis parto de dujara ekspedicio al Nov-Gvineo kaj la Salomonoj, kaj tie studis la evoluon de aŭtoktona faŭno, precipe birdoj.

Koncerne Formulo de Drake:

Mayr argumentis ke la miliardoj da specioj, kiuj ekzistis sur la Tero, nur unu fariĝis inteligenta estaĵo, tiu reprezentas malgrandan valoron de .