Erwin Geschonneck

Erwin GESCHONNECK [ervin geŝonek] (27-a de decembro 1906 — 12-a de marto 2008, Berlino) estis germana aktoro.

Erwin Geschonneck
Persona informo
Erwin Geschonneck
Naskiĝo27-an de decembro 1906 (1906-12-27)
en Bartoszyce
Morto12-an de marto 2008 (2008-03-12) (101-jaraĝa)
en Berlino
TomboDoroteurba tombejo vd
Lingvojgermana vd
ŜtatanecoGermanio vd
PartioSocialista Unueca Partio de GermanioKomunista Partio de GermanioLa Maldekstro • La Maldekstropartio.PDS vd
Familio
Edz(in)oDoris Weikow • Hannelore Wüst vd
InfanojMatti Geschonneck • Alexander Geschonneck vd
Profesio
Okupoteatra aktoro • filmaktoro • televida aktoro • aktoro vd
Aktiva dum1931–1995 vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Erwin Geschonneck naskiĝis en Bartenstein (nuntempe: Bartoszyce en Pollando). En la jaro 1909 lia familio transloĝiĝis al Berlino.

Fininte la lernejan edukadon, Erwin Geschonneck vivtenis sin per diversaj laboroj. En 1929 li fariĝis ano de la Komunisma Partio de Germanio, kaj li komencis aktori en amatoraj ensembloj kaj politikaj kabaredoj.

En la jaro 1933 li fuĝis de la nazioj tra Pollando al Sovetunio. En 1938 li transloĝiĝis al Prago, sed tieLa 3-an de majo 1945 li travivis la pereon de la koncentreja ŝipo Cap Arcona.

De 1946 ĝis 1948 li agis en Hamburga teatro kaj en kelkaj filmoj. Invitite de Bertolt Brecht kaj Helene Weigel li en 1949 eklaboris en la Orientberlina Berliner Ensemble. Tie li prezentis grandajn rolojn, kaj samtempe li komencis tre sukcesan filmkarieron.

Li gajnis plurajn premiojn kaj estas konsiderata unu el la plej elstaraj aktoroj de la GDR.

Listo de filmoj

  • In jenen Tagen (1947)
  • Finale (1948)
  • Der Biberpelz (1949)
  • Das kalte Herz (1950)
  • Das Beil von Wandsbek (1951)
  • Schatten über den Inseln (1952)
  • Die Unbesiegbaren (1953)
  • Der Hauptmann von Köln (1956)
  • Die Abenteuer des Till Ulenspiegel (1957)
  • Schlösser und Katen (1957)
  • Der Lotterieschwede (1958)
  • Sonnensucher (1958 – tamen malpermesita ĝis 1972)
  • Musterknaben (1959)
  • Fünf Patronenhülsen (1960)
  • Nackt unter Wölfen (1963)
  • Karbid und Sauerampfer (1963)
  • Ein Lord am Alexanderplatz (1967)
  • Jeder stirbt für sich allein (1970)
  • Jakob der Lügner (1975)
  • Looping (1975)
  • Das Licht auf dem Galgen (1976)
  • Die Insel der Silberreiher (1977)
  • Tambari (1977)
  • Anton der Zauberer (1978)
  • Levins Mühle (1980)
  • Asta mein Engelchen (1981)
  • Mensch, mein Papa...! (1988)

Listo de verkoj

  • Meine unruhigen Jahre (membiografio, 1984)

Premioj gajnitaj

  • Nationalpreis (1954, 1960, 1961, 1968)
  • Vaterländischer Verdienstorden (1976)
  • Karl-Marx-Orden (1981)
  • Kunstpreis des FDGB (1985)
  • Deutscher Filmpreis (1993)