Erwin Rommel

Erwin ROMMEL, naskita la 15-an de novembro 1891 en Heidenheim, mortinta la 14-an de oktobro 1944 en Herrlingen ĉe Ulm, estis germana feldmarŝalo kaj unu el la signifaj personoj de la Dua Mondmilito.

Erwin Rommel
Vulpo de dezerto


Naskiĝo15-an de novembro 1891
en Heidenheim, Germana imperio
Morto14-an de oktobro 1944 (52 jaroj)
en Herrlingen, Tria regno
Soldata kariero
Rango:Generalo feldmarŝalo
Tempo de deĵoro:19101944
Deĵoris en: Germana imperio (ĝis 1918)
Vajmara respubliko (ĝis 1933)
Tria regno (ĝis 1944)
Speco: Reichsheer (ĝis 1918)
Reichswehr (ĝis 1933)
Wehrmacht (ĝis 1944)
Militoj:Unua mondmilito
Dua Mondmilito
Bataloj:Batalo apud Caporetto,
Batalo je Francio, Afrika militiro,
Itala militiro, Invado en Normandion
Medaloj:Pour le Mérite
Kavalira Kruco kun kverka branĉo, glavoj kaj briliantoj
Persona informo
NaskonomoJohannes Erwin Eugen Rommel
Mortokialovenenado per cianido
TomboHerrlingen
Lingvojgermana
ŜtatanecoGermana Imperiestra RegnoVajmara RespublikoNazia Germanio
Subskribo Erwin Rommel
Familio
Edz(in)oLucia Maria Rommel
InfanoManfred Rommel
Okupo
Okupooficiro • rezistobatalanto
vdr

La generalo, kies profesiajn kvalitojn aprezis ankaŭ la brita ĉefministro siro Winston Churchill, devenis el familio de instruisto kaj filino de prezidento de Vurtemberga duklando. Lia filo Manfred Rommel estis ĉefurbestro de Stutgarto (1974–1996).

Rommel estis kromnomata la dezerta vulpo, kiam li komandis la germanan afrikan korpuson Afrikakorps (1941). Li estris la germanajn trupojn kaj de la Akso en la Batalo de Alamejno kaj en la Sieĝo de Tobruko.

Li estis akuzita je partopreno en la konspiro pri la atenco de la 20-a de julio 1944. Kiam (preskaŭ tri monatojn poste) Adolf Hitler igis lin elekti inter proceso kaj sinmortigo, li mortigis sin per veneno.

Vidu ankaŭ