Félix Houphouët-Boigny

1-a prezidento de Eburbordo

Félix HOUPHOUËT-BOIGNY (n. la 18-an de oktobro 1905 - m. la 7-an de decembro 1993) estis la unua prezidanto de Ebur-Bordo. Origine vilaĝa ĉefo, li laboris interalie kiel kuracisto, administranto de plantejo kaj sindikatisto, antaŭ ol eniri la Nacian Asembleon de Francio kaj plurfoje fariĝi ministro en variaj francaj ministraroj. Ekde la 1940-aj jaroj ĝis sia morto, li ludis gravan rolon por la sendependiĝo de Afriko kaj por la politiko de sia lando.

Félix Houphouët-Boigny
Persona informo
Naskiĝo18-an de oktobro 1905 (1905-10-18)
en N’Gokro, Franca Okcidenta Afriko,  Francio
Morto7-an de decembro 1993 (1993-12-07) (88-jaraĝa)
en Jamusukro
Mortis pronaturaj kialoj vd
Mortis perkancero vd
Religiokatolika eklezio vd
Lingvojfranca vd
ŜtatanecoFrancioEbur-Bordo vd
Alma materÉcole normale supérieure William Ponty vd
PartioPartio Demokratia de Eburbordo — Amaskunveno Demokratia Afrika vd
Subskribo Félix Houphouët-Boigny
Familio
Edz(in)oMarie-Thérèse Houphouët-Boigny vd
Profesio
Okupopolitikisto vd
Aktiva enParizoEbur-Bordo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Dum la modera prezidanteco de Houphouët-Boigny, Ebur-Bordo fariĝis ekonomie tre prospera. Tia sukceso, sufiĉe nekutima en tiama okcidenta Afriko, famiĝis kiel la "eburborda miraklo", kaj devenis interalie de kafa kaj kakaa industrioj, sed ankaŭ de daŭre amikaj rilatoj kun Francio.

Vidu ankaŭ