Ferenc Ács

ÁCS Ferenc [pr. a:ĉ] estis hungara pentristo naskiĝinta en Koloĵvaro la 16-an de junio 1876 kaj mortinta en Koloĵvaro la 5-an de septembro 1949. Li estis la edzo de pentristino Ilona Méder.

Ferenc Ács
Persona informo
Naskiĝo16-an de junio 1876 (1876-06-16)
en Kluĵo
Morto5-an de septembro 1949 (1949-09-05) (73-jaraĝa)
en Kluĵo
TomboTombejo Házsongárd
ŜtatanecoHungario
Okupo
Okupopentristo
vdr

Kariero

Ács estis en Budapeŝto disĉiplo de Bertalan Székely (1893 – 94), en Munkeno de Simon Hollósy, pli poste de Ludwig Herterich, fine de Franz Lenbach. Ekde 1899 li pasigis kelkajn jarojn en Nagybánya ĉe Hollósy. En 1905 – 06 li estis ano de la majstrolernejo de Károly Lotz. Ekde 1906 ĝis sia morto li vivis en Koloĵvaro, kie dum jaroj li gvidis pentristlernejo. Lia unua ekspozicio estis en 1896. En 1906 malfermiĝis en Budapeŝto lia retrospektiva ekspozicio. La Artmuzeo en Koloĵvaro konservas kelkajn el liaj pentraĵoj.

Fonto

  • Magyar Életrajzi Lexikon