Fileo (manĝo)

En la medio de la kuirarto kaj de la gastronomio fileo (de la franca filet) estas distranĉita peco kiu povas esti ĉu el viando aŭ el fiŝaĵo.

La du fileoj de Ĉielarka truto.
  • Kiam temas pri fiŝaĵo la fileo estas longitudina tranĉaĵo de preskaŭ tuta flanka duono de la animalo, ekde la bazo de la vosto al la bazo de la kapo, sen enkalkuli la brankojn kaj plej pura eble el fiŝ-ostoj, kio havigas du fileojn por unuopulo, po unu por ĉiu flanko simetria de la korpo de la fiŝo. Ambaŭ fileoj konstituas, ĝenerale, la plej parton de la muskola maso de fiŝo. Tiele kutime prepariĝas kaj konsumiĝas la fileoj de truto, de salmo, de ezoko, de labro ktp.