Filipina Fosego

submara fosego

La Filipina Fosego (ankaŭ Filipina Profundo, Mindanaa Fosego, kaj Mindanaa Profundo) estas submara fosego oriente de la Filipinoj. La fosego estas en la Filipina maro de okcidenta Norda Pacifika Oceano kaj pluas NNOk-SSOr.[1] Ĝi havas longon de proksimume 1 320 km kaj larĝon de ĉirkaŭ 30 km el la centro de la Filipina insulo Luzono sudoriente al norda insulo Moluka nome Halmahera en Indonezio. Je ĝia plej profunda punkto, la fosego atingas 10 540 m.[2]

Filipina Fosego
profunda submara fosego [+]

AkvejoPacifiko
Koordinatoj, 126° 40′ 57″ O (mapo)10.043928126.6824510° 2′ 38″ N, 126° 40′ 57″ O (mapo) [+]

Longo1 320 km (820 mi)
Larĝo30 km (19 mi)
Maksimuma profundo10 540 m

Filipina Fosego (Pacifika oceano)
Filipina Fosego (Pacifika oceano)
DEC
Filipina Fosego
Filipina Fosego

Filipina Fosego (Tero)
Filipina Fosego (Tero)
La Filipina Fosego, meze de la bildo.
vdr

Tuj norde de la Filipina Fosego estas la Orientluzona Fosego. Ili estas separataj, kaj ties kontinueco interrompita kaj dismetita, pere de la Benhama Altebenaĵo ĉe la Filipina plato.[2]

Notoj