Finnlanda Centro

politika partio en Finnlando

Finnlanda Centro (finne Suomen Keskusta kaj parollingve Kepu, svede Centern i Finland) estas centrisma politika partio en Finnlando. Ĝi estas fondita en 1906 sub nomo Agrara ligo. En 1965 la partio akceptis novan nomon Centra partio kaj en 1988 Finnlanda Centro. Finnlanda Centro estas escepta partio en Eŭropo: en aliaj eŭropaj landoj ne ekzistas samtipaj fortaj agraraj partioj. Unu klarigo por tiu escepta situacio en Finnlando estas, ke al la konservativa lestadianismo apartenas multe politika forto kaj plejparto el la finnlandaj konservativaj lestadianoj, kiu estas en voĉdona aĝo, donas normale la voĉon al Finnlanda Centro.

Finnlanda Centro
Suomen Keskusta r.p.
emblemo
Nordic agrarian parties
Komenco1906 vd
AntaŭeQ2984393 vd
PosteCivitanpartio vd
Lando(j)Finnlando vd
SidejoHelsinko
Ideologio

agrarismo

Ĉefestro(j)Annika SaarikkoJuha SipiläMari KiviniemiMatti VanhanenAnneli JäätteenmäkiEsko AhoAnneli JäätteenmäkiEsko AhoPaavo VäyrynenJohannes VirolainenVieno Johannes Sukselainen • Viljami Kalliokoski • Pekka Ville Heikkinen • Santeri Alkio • Filip Saalasti • Kyösti Kallio • Otto Karhi • Katri Kulmuni vd
Membro deEŭropa Liberala, Demokrata kaj Reforma Partio vd
RetejoOficiala retejo
Jura formoQ125568935
vdr

La prezidanto de la partio estas Annika Saarikko.

En parlamentaj elektoj de 2003 Finnlanda Centro fariĝis la plej granda partio. Centra partio ricevas plejparton el ĝia subteno el kamparano kaj el malgrandaj urboj. En Norda Finnlando ĝi ricevas ĉirkaŭ 40-50% el voĉoj en plej multaj provincoj, sed en Helsinki kaj aliaj grandaj urboj ĝia subteno neniam superis 10%.

Seĝoj (el entute 200) gajnitaj de Agrara ligo / Centra partio en parlamentaj elektoj

19451948195119541958196219661970197219751979198319871991199519992003
4956515348534936353936384055444855

Eksteraj ligiloj