Flago de Grekio

nacia flago de la Helena Respubliko

La nacia flago de Grekio konsistas el naŭ samlongaj horizontalaj strioj el blua kaj blanka koloroj, kies supera strio estas blua[1]. En la supra parto plej proksime de la hisflanko troviĝas blua kvadrato kun blanka kruco kiu estas simbolo de la Greka Ortodoksa Eklezio. La proporcio de la flago estas 2:3[2].

Flago de Grekio
Flago de Grekio
Flago de Grekio
nacia flago
Lando Grekio
Kromnomo"I Galanolefki" (La Blua kaj Blanka)
Uzo 111111
Proporcio2:3
Oficialigo22-a de decembro 1978
vdr

La naŭ strioj reprezentas la kvanton da silaboj de la frazo "Έλευθερία ή Θάνατος" (E-lef-the-rì-a i Thà-na-tos) kiu signifas “libereco aŭ morto”, kiu estas la nacia devizo[3].

La blua kaj blanka koloroj havas multajn interpretojn: la maro kaj la marondoj, ĉielo kaj nuboj kaj ankaŭ la tradiciaj koloroj de la grekaj vestaĵoj.

Referencoj