Frédéric Passy

Frédéric PASSY (La ‏20-an de majo 1822 - La 12-an de junio 1912 ) estis franca ekonomikisto kaj ŝtatisto kiu subtenis la liberecon komercan kaj pacismon.

Frédéric Passy
Nobel-premiito
Persona informo
Naskiĝo20-an de majo 1822 (1822-05-20)
en Parizo
Morto12-an de junio 1912 (1912-06-12) (90-jaraĝa)
en Neuilly-sur-Seine
TomboTombejo Père-Lachaise vd
Lingvojfranca vd
ŜtatanecoFrancio vd
Alma materLycée CondorcetGimnazio Louis-le-Grand vd
Familio
DinastioPassy family vd
Edz(in)oMarie Blanche Passy vd
InfanojPaul Passy • Jean Passy • Marie-Alix Passy vd
ParencojAntoine Cartier d'Aure vd
Profesio
Okupoekonomikistopolitikistodiplomato vd
Laborkampoekonomikisto vd
Aktiva enParizo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Naskita en Parizo en 1822 de Felix Passy, kiu batalis en la Batalo de Waterloo, kaj de Marie-Louise-Pauline Passy.

En 1867 li fondis la Ligue Internationale et Permanente de la Paix, Société Française des Amis de la Paix, kaj en 1870 la Société Française pour l'Arbitrage entre Nations (Asocion por Arbitracio inter Nacioj). Li laboris por la malmuntado de armilaroj kaj por internacia arbitracio.

Sidante en la Ĉambro de Deputitoj, Passy disvolvis la Interparlamentan Konferencon (poste la Interparlamentan Union) kun brita parlamentano William Randal Cremer.

Danke al liaj agoj, Passy ricevis la Nobel-pacpremion en 1901 kune kun Henri Dunant, fondinto de Ruĝa Kruco.

Liaj ĉefaj verkoj

  • "Maltuso kaj liaj instruoj"
  • "Historio de laboro"
  • "Solidareco de Kapitalo kaj Laboro"

Eksteraj ligiloj