Frederick Soddy

Frederick SODDY FRS[1] (2a de septembro 1877 – 22a de septembro 1956) estis angla radiokemiisto kiu klarigis, kun Ernest Rutherford, ke la radioaktiveco estas okazigita pro la nuklea transmutacio de elementoj, kio nune estas konata kiel rilata al nukleaj reagoj. Li pruvis ankaŭ la ekziston de izotopoj de kelkaj radioaktivaj elementoj.[2][3][4][5][6][7][8][9]

Frederick Soddy
Nobel-premiito
Persona informo
Frederick Soddy
Naskiĝo2-an de septembro 1877 (1877-09-02)
en Eastbourne
Morto22-an de septembro 1956 (1956-09-22) (79-jaraĝa)
en Brajtono
Lingvojangla vd
ŜtatanecoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma materAberystwyth University • Kolegio Merton • Eastbourne College vd
Familio
Edz(in)oWinifred Beilby vd
Profesio
Okupoapotekistofizikistoprofesorokemiisto • scienca esploristo vd
Laborkamporadiokemio vd
Aktiva enGlasgovoAberdeenOksfordo vd
Doktoreca konsilistoErnest Rutherford vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero

En 1900 li iĝis pruvisto pri kemio en la McGill Universitato en Montrealo, Kebekio, kie li laboris kun Ernest Rutherford pri radioaktiveco.[10][11] Li kaj Rutherford konstatis, ke la nenormala konduto de radioaktivaj elementoj estas okazigita de radioaktiveco en aliaj elementoj. Tiu radioaktiveco produktis ankaŭ alfan, betan kaj gaman radiadon. Kiam la radioaktiveco estis po la unua fojo malkovrita, neniu estis certa pri kiu estas la kaŭzo. Necesis zorgema laboro fare de Soddy kaj Rutherford por pruvi, ke la atoma transmutacio estas vere okazanta.

Li remalkovris la Kartezian teoremon en 1936 kaj publikigis lin en formo de poemo, "The Kiss Precise" (la preciza kiso), citita tiel en la Problemo de Apolono. La kisocirkloj en tiu problemo estas foje kiel Soddy cirkloj.

Li ricevis la Nobel-premion pri kemio en 1921 kaj en la sama jaro li estis elektita membro de la Internacia Komitato pri Atomaj Pezoj. Malgranda kratero en la plej fora flanko de la Luno same kiel la radioaktiva urania minerala soddy-ito estas nomita laŭ li.[12]

Verkoj

Notoj

Eksteraj ligiloj