Friederike Brion

Friederike Elisabetha BRION[1] (probabla 19a de aprilo 1752, Niederrœdern, Alzaco – 3a de aprilo 1813, Meißenheim ĉe Lahr) estis filino de pastro de Sessenheim kiu havis mallongdaŭran, sed intensan am-aferon kun juna Johann Wolfgang Goethe.

Friederike Brion
Persona informo
NaskonomoFriederike Elisabeth Brion
Naskiĝo19-an de aprilo 1752 (1752-04-19)
en Niederrœdern
Morto3-an de aprilo 1813 (1813-04-03) (60-jaraĝa)
en Meißenheim
TomboBaden-Virtembergo
Lingvojgermana
ŜtatanecoGermanioFrancioAlzaco
Okupo
Okupoverkisto
vdr

La juna Johann Wolfgang Goethe el Frankfurt am Main vizitis tiun pastrejon de Sessenheim, kiel kelkaj aliaj junuloj, kiam li estis studento de juro en Strasburgo. Li por unua fojo venis al Sessenheim en oktobro 1770 kaj renkontiĝis kun Friederike tie, por la unua fojo, en la sama monato,[1][2] kiam li estis ĉevalrajdante en la regiono kun alzaca amiko, nome medicina studento Friedrich Leopold Weyland (1750-1785).[3]

Kiam li forveturis el Strasburgo la juna, rilatotimema Goethe ĉesis la rilaton, sed tamen poste verkis al Friederike poemojn konatajn kiel Sessenheim-aj kantoj, inter kiuj Willkommen und Abschied (Bonvenon kaj adiaŭo), Mailied (Majokanto), Heidenröslein (Rozeto). Tiu lasta ofte estas asociita al la komenco de la movado konata kiel Sturm und Drang.

Franz Lehár komponis opereton Friederike pri la am-afero (1928). En 1932 tio venis al filmo "Frederica" en kiu ŝia rolulo estis ludita de la aktorino Mady Christians. Interesan verkon pri ŝi eldonis Albert Grün.

Notoj