Fulminata acido

kemia kombinaĵo
Fulminata acido
Plata kemia strukturo de la
Fulminata acido
Tridimensia kemia strukturo de la
Fulminata acido
Alternativa(j) nomo(j)
  • Formo-nitrila oksido
Kemia formulo
H-C≡N→O
CAS-numero-kodo506-85-4
ChemSpider kodo454715
PubChem-kodo511293
Merck Index15,5967
Fizikaj proprecoj
Aspektocindrokolora kristala likvaĵo
Molmaso43.025 g·mol−1
Fandpunkto-37.3  °C[1]
Bolpunkto40  °C
Acideco (pKa)3.70
SolveblecoAkvo:3.21 g/L
Mortiga dozo (LD50)91 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
RiskojR22 R52 R53
SekurecoS24 S25
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
01 – Risko pri eksplodo06 – Venena substanco
08 – Risko al sano09 – Noca por vivmedio
GHS SignalvortoDamaĝo
GHS Deklaroj pri damaĝojH200, H301, H311, H331, H373
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP201, P202, P260, P261, P264, P270, P271, P273, P280, P281, P301+310, P302+352, P304+340, P311, P312, P314, P321, P330, P361, P363, P372, P373, P380, P391, P401, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25  °C kaj 100 kPa)

Fulminata acido[2] estas volatila eksplodema likvaĵo, havante odoron je prusiata acido kaj neniam estigita en pureco-stato. La kemia strukturo de la fulminata acido kaj ĝiaj saloj antaŭlonge estas demando pri polemiko inter la scienculoj, kvankam ĝenerala konsento ĉiam favoris la koncepton ke la acido estas karbonil-oksimo de la karbona unuoksido. La plej konataj fulminatoj estas tiuj de hidrargo kaj arĝento.

Historio

Fulminatoj estis unue preparitaj en 1798 far itala kemiisto Luigi Valentino Brugnatelli (1761-1818) kiu dissolvis arĝenton en nitratan acidon kaj aldonis etanolon al la solvaĵo. La rezulto estis blanka kaj tre eksplodema pulvoro. Sendependo-maniere Edward Charles Howard (1774-1816) malkovris la arĝentan fulminaton en 1800 kaj Justus von Liebig (1803-1873) esploris la saman substancon en 1824. Sed la libera acido nur estis izolita en 1966.

La produktado de fulminatoj ekde la etanolo, acetaldehido aŭ similaj du-karbonaj kombinaĵoj donis la ideon ke la fulminata acido kaj ĝiaj derivaĵoj ankaŭ enhavis du-karbonaj atomoj en la molekulo, tamen, ĉi-hipotezo estis tute kontestita de John Ulrich Nef (1862-1915) kiu preparis fulminatojn ekde organikaj komponaĵoj enhavantaj nur unu karbonatomon. Ekzemple: li sintezis hidrargan fulminaton per interago de hidrarga klorido kaj natria nitro-metano.

La determinado de ĝia kemia strukturo prezentis neordinaran malfacilaĵojn kiuj elmontras la naivecon de la pioniraj kemiistoj dum sinsekvaj generacioj. Ilia klopodo generis serion da proponitaj kaj preterlasitaj formulaĵoj kiuj finfine estis konkludataj ĉirkaŭ 1960, dank'al la priskribo de ĝia strukturo far la usona kemiisto Roland Scholl (1865-1945), per agnosko de la fulminata acido kiel la mezomera strukturo ĝia definitiva identigo kiel la unua komponaĵo de la grava klaso de la nitrilo-oksidoj.

Taŭtomeraj formulaĵoj de la fulminata acido
H-O-C≡N
O=C=N-H
C-≡N+-O-H
H-C≡N→O
Cianata acido
Izocianata acido
Izofulminata acido
Fulminata acido
Ketona kaj enola taŭtomerioj de fulminata acido

Sintezoj

Sintezo 1

H2 + 2 HNO3 + C2H5OH → H-O-C≡N + 4 H2O + O2

Sintezo 2

Fulminata acido same prepariĝas per agado de klorida acido sur kalia nitrato en ĉeesto de etanolo:

2 HCl + 2 KNO3 + C2H5OH → 2 H-O-C≡N + 2 KCl + H2O + O2

Sintezo 3

Sed, la vojo plej simpla por sintezo de fulminata acido estas la reakcio inter karbona unuoksido, nitrogeno k hidrogeno:

CO2 + N2 + H2 → 2 H-O-C≡N

Literaturo

Vidu ankaŭ

Referencoj